DOSIERO ARBAROJ

Arbarforstumado

13/05/2013 22:07
Arbarforstumado estas iel "nova" termino por aro de malnovaj indiĝenaj terkulturaj praktikoj en multaj partoj de la mondo. Ĝi fakte estas kolektiva nomo de terkulturaj sistemoj kaj evt. teknologioj kies alproksimiĝo konsistas el konscie elektita kombinado de lignecaj ĉiujaraj kreskaĵoj (unualoke arboj, sed ankaŭ arbustoj, palmujoj, bambuoj, …) kun bestoj kaj/aŭ unujaraj kreskaĵoj kiuj produktas manĝeblajn fruktojn, ĉio tio aplikata sur unu sama terpeco. Tia sistemo zorgas pri la konservado kaj rehabilitado de ekosistemoj pere de grundoplibonigo kaj ebligas ne nur rikolti fruktojn kaj...

Gaviotas en Kolombio : vilaĝo de espero

29/04/2012 19:00
Antaŭ tri jardekoj, la vilaĝo de Gaviotas konstruis daŭrigeblan, spiritan komunumon en la orientaj savanoj de Kolombio. Ili plantis 20000 arojn de pinarboj, kreanta ombron kaj grundon kiu nutris la revenon de centoj de specioj de indiĝenaj plantoj kaj bestoj.

Entreprenistoj sen Limoj : Plantu arbon !

24/03/2012 20:55
Kantas birdoj, preĝas plantoj, ploras arboj en arbaro : "Kara Dio, bona Dio, liberigu min de la homaro" - Marin Sorescu (1936-97), rumana poeto. En la nomo de Esperantista Naturamikaro via retejestro pagis sian subtenon al la agado 'plantu arbon' de Entreprenistoj Sen Limoj por rearbigi dezertajn areojn. La kontribuo subtenas la naturmedion, la lokan dungeblecon kaj la landojn kiuj dezertiĝas. La kontribuo efektive faras diferencon, ĉar po km² novplantita arbaro en dezerta regiono oni povas ĉiujare kapti tunojn da CO². Ĉi sube vi vidas la ateston kun la koordinatoj de...

Agroarbaroj en Afriko - espero por Afriko

12/03/2012 22:13
La IPCC (Interregistara Panelo sur la Klimata Ŝanĝiĝo) estimas ke almenaŭ unu miliardo da hektaroj agrikulturogrundo en evolulandoj taŭgas por realigi agroforstumajn* projektojn. Agroarbaroj reduktu plian dezertiĝon kaj erozion. Arboj certigas ke karbondioksido (CO2) fiksiĝas kaj ke la planka riĉaĵo ripariĝas. Agroarbaroj zorgas por pli multe da biodiverseco. Ĉe la kreado de agroarbaroj unue estas plantataj rapidkreskaĵoj kiel ekzemple akacioj en la nordo, palmarboj aŭ eŭkaliptujoj en la sudo. Inter kaj sub la arboj povas prosperi agrikulturoplantojn kiel ekzemple sorgo kaj milio,...