DOSIERO KLIMATO

Klimatotemo muzike kaj poeme

02/07/2012 20:49
Julia Freire & Benke Ashaninka parolas pri la naturo kaj kion ni povas fari por aŭdi la voĉojn kiuj demandas al la ĉiuj pli bone zorgi pri nia unika, unusola TERO ! Filmeto kun subteksto en Esperanto   Esperanto-subtekstoj (se ne tuj videbla : > 'choose language') en la suba video kun la terokanto 'Earth Song' de Michael Jackson kiu ankaŭ mendis uzon de Esperanto en la plej multekosta promofilmeto iam produktita (por lia KD 'History') kaj surbendigita en Budaspeŝto (Hungario). En "Earth Song" Michael Jackson plendis pri la detruado de ĉio promesita kaj esperita : la tero, la bestoj, la arbaroj, la naturo, la medio, la maroj kaj fine la homoj, Mi kaj Vi ! Li estis ne nur talentita en sia fako, sed ankaŭ kantisto kun mondvizio pli avangarda ol averaĝa Jackson-fan' kutime imagas. Fonto : esperanto.brazilo.org  Karmemora flandra kantisto Louis Neefs ĝuste per sia kanzono "Laat ons een bloem" ("Lasu nin floro") jam antaŭ jardekoj rememorigis...

Renkontiĝo kun la historio - Esperanta filmeto en konkurso de filmetoj por Rio+20 konferenco (junio 2012)

10/06/2012 21:13
Jen video farita de skipo de brazilanoj (en kiu Rafaelo aktoris) por konkurso de filmetoj por Rio+20. Nur TRI filmoj estos elektitaj de la publiko por la finalo, kiam koalicio de pluraj NROj kaj kelkaj aktivuloj pri medioprotektado voĉdonos por elekti la venkonton, kiu parolos al ŝtatestroj. Se Rafaelo venkos, li parolos al ili en la lingvo Esperanto. La video ne temas nur pri Esperanto, ĉar la temo de tiu konkurso estas tute alia, sed se esperantistoj amase voĉdonos por tiu video, gravuloj pliserioze traktos Esperanton, do, gravas ke la esperantistaro klopodu disvastigi tiun filmeton kaj voĉdoni por ĝi. Gravas mencii ke por voĉdoni necesas klaki sur la steleto, se oni klakas sur butono de Facebook tio ne validas kiel voĉdono. Rafaelo rimarkis ke la plejmulto de la esperantistoj al kiuj li petis voĉdonojn ne rimarkis tion kaj ne voĉdonis, nur ŝatis. Se la filmeto ne estas rekte alirebla vi klaku sur "VOTE" (sube de lingvoj EN ES FR PT) kaj en la serĉloko metu esperanto). Poste vi...

Sur tiu ĉi retejo ni deziras informi vin pri la problemoj rilate al la klimata ŝanĝiĝo.

04/03/2012 15:08
Depost la komenco de la dudeka jarcento pliiĝis la mezuma surfaca temperaturo sur la tero kun 0,6°C. En Eŭropo eĉ kun 0,95°C. Tiu ĉi ŝanĝo estas nekutima, ambaŭ en amplekso kaj en rapideco. Ĝi preterpasas plejparte la naturajn klimatajn fluktuadojn de la lasta 1000 jaroj. La ekologiaj kaj la agrikulturaj sistemoj estas tre minacataj pro klimataj ŝanĝoj. En 2011 la mondo alfrontis proksimume 950 naturajn katastrofojn, preskaŭ ĉiuj el ili estis vetero-rilataj !! La varmiĝo de la tero pro plifortigita forceja efiko estas unu el la plej aktualaj mediaj problemoj, kiu metas nian socion antaŭ grandegaj defioj. Daŭrigeblaj solvoj demandas inversigon de la altiĝanta emisio de forcejaj gasoj, subita renverso de la maniero kiel ni vivas, laboras, dislokiĝas kaj malstreĉiĝas, ĉar la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝo tute rilatas al la demando kiel ni konsumas energion kaj krudamaterialojn, nun kaj en la estonto. Eble vi ankaŭ aŭkultu jenan kanzonon 'KATASTROFO', ĉar karmemora flandra...

Klimatkolapso

04/03/2012 15:07
Ĉu lastatempaj ekstremaj okazaĵoj okazintus se atmosfera karbondioksido restintus sur ĝia antaŭindustria nivelo? La konvena respondo estas "preskaŭ certe ne" - James Hansen - (transitionnetwork.org - transitionculture.org) Temp' estas por ke Esperantianoj prioritatigu la temojn naturzorgado kaj kunagado en klimatprotekta politiko. Usona Esperantisto publikigas tutan artikolon pri tio : https://bulteno.esperanto-usa.org/2013/3/20-de_la_prezidanto.html  Por protekti la klimaton, ni devas ĉi tie kaj nun fari aferojn kiujn eble nur post pli ol 50 jaroj povas esti de decida graveco por infanoj ja la alia flanko de la mondo. Tamen multaj reagas indiferente se ili mem ne estas rekte trafitaj. Kion faras vi ? Ĉu vi pretas forlasi vian propran komfortzonon ? Ĉu vi manĝas malpli da viandon ? ĉu vi malpli uzas aŭton ? Aŭtoj pli grandaj kaj pli multaj estas en multaj landoj zorgiga fenomeno. Ni ĉiuj respondecas kaj venos tago ke ni ne plu povos fari aliel ol pensi kaj agi...

Klimata ŝanĝiĝo, senfinaj konsumentismaj revoj kaj memvola simpleco

03/03/2012 21:39
Teknologiaj intervenoj provas forigi la nocan efikon de la senfinaj konsumentismaj revoj, alivorte forigi la simptomojn. Sed oni povas sin demandi ĉu oni faras ion kontraŭ la mikrobo kiu kaŝas sin pli profunde, nome la nuntempa okcidenta konsummodelo kiu minacas la vivon surtere. La malpliiĝo de la biologia diverseco* estas intertempe sufiĉe registrita kaj je plua altiĝo de la mezuma temperaturo de 1,5° al 2,5°C  ja 20 ĝis 30% de la plantaj kaj bestaj specioj estas minacataj je formorto. Se la altiĝo estas ankoraŭ pli alta, kaj tiu ĉi scenario ne estas imagebla, tiam oni devas kalkuli je pli grandaj modifaĵoj en la ekosistemoj*.  Anstataŭ kvantaj ŝanĝoj en certaj specioj, certaj ekosistemoj nerevokeble povus ŝanĝi. Iuj opinas ke planeda kunlaboro ne eblas en mondo kun suverenaj naciaj ŝtatoj sen kupola monda parlamento kaj -registaro kiu povas krei devigajn leĝajn kondiĉojn. La diskuto pri klimata ŝanĝiĝo estu ankaŭ pli larĝa diskuto pri socia justeco kaj...

PDF-dosieron

02/03/2012 21:43
Elŝutu la tutan dosieron : Monda klimata ŝanĝiĝo.pdf (803,5 kB) Ni havas la respondecon lasi al la venontaj generacioj vivteneblan teron. Tiun filozofion akcelas ankaŭ CILAME (mondcivitanoj kaj ĉiuj, kiuj havas samajn zorgojn pri medio). Elŝutebla dokumento: cilame-eo.pdf

ESPERANTA RETRADIO

Aŭskultu la elsendon pri la klimata problemaro ! Jen bonega okazo por pli bone lerni Esperanton per klara prononcado kaj malkomplika teksto. Por atingi fluecon de la lingvo necesas regule aŭdi ĝin. Retradio ofertas ankoraŭ aliajn temojn. Al vi elekti aŭ proponi temojn al la redakcio : retradio@aldone.de

Retradio estas nur unu el multaj lokoj kie Esperanto-parolantoj - eble ankaŭ partoprenantoj de lingvokursoj por progresantoj - povas ekzerci siajn tradukajn kapablojn kun iom da utilo. Ekzistas ankaŭ la multlingva frazokolektaro Tatoeba (www.tatoeba.org) : aktuale ĉiutage la frazaro kreskas per proksimume 200 Esperanto-frazoj.  Krom retradio kaj tatoeba ne forgesu "Esperanto-vikipedio" (https://eo.wikipedia.org) , kiu daŭre serĉas kunlaborantojn kaj tradukantojn (al kiuj povas helpi la aŭtomataj tradukiloj de GramTrans (https://gramtrans.com/editor/) kaj Vikitradukilo (https://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/)

YouTube : Urĝeco de klimata krizo kaj kion ni povas fari pri ĝi? 

Johan Rockström, direktoro de la 'Stockholm Resilience Centre'
prelegas dum 18 minutoj pri la ekologiaj limoj vidalvide de la 
monda klimata ŝanĝo kaj ĝiaj riskegoj. Eblas jam elekti el 22 lingvoj.

Jeremy Rifkin estas furorlibra aŭtoro kaj prezidanto de la Foundation on Economic Trends. En ĉi tiu intervjuo li inventarias dum la unuaj dek minutoj la detruan staton de nia planedo por poste fari sugestojn pri eblaj solvoj por la estonteco.

Kanzono okaze de la UN-konkurso 'Date with history' - Traduko en Esperanto sekvos.

Why Is The World Falling (By Carmen Traub) 

The Earth is sad
And all it’s tears are numbered as the sand,
The Ocean’s black
‘cause (because) Earth is bleeding and this time won’t bounce back
And we can’t heal this…
We can’t heal this in time

So why is the world falling down around us now
Before our eyes
I pray that this is not the last goodbye
Why are the birds dying
The whales are drowning too
How can this be
Seems it’s something that’s been caused by you and me
Too late for sorry…
But oh how we’re sorry

Is this the end
Or have we made catastrophe a trend
When will it cease
I’m suddenly afraid we won’t make peace
And the Earth cries out…
The Earth cries out, “It’s time!”

So why is the world falling down around us now
Before our eyes
I pray that this is not the last goodbye
Why are the birds dying
The whales are drowning too
How can this be
Seems it’s something that’s been caused by you and me
Too late for sorry…
But oh how we’re sorry

And if all the laws of the land were truly upheld
And if the number one law was love
Creation would sing,
Children laughing,
All rejoicing

So why is the world falling down around us now
Before our eyes
I pray that this is not the last goodbye
Why are the birds dying
The DOLPHINS drowning too
How can this be
Seems it’s something that’s been caused by you and me
Too late for sorry…
But oh how we’re sorry