Eldonoj kiuj povus interesi naturamikojn

La plimulto de la subaj libroj estas kutime akireblaj pere de esperantaj libroservoj aŭ rekte de la libroservo de UEA.

  1. "La viro kiu plantis arbojn", Jean Giono, eld. Utovie, ekologia fabelo, ISBN 2868195035 
     

  2. "Ekoturisma Vortaro" (60 p. - por kunpreni survoje), eld. Kava-Pech, ISBN 978-8087169-26-1 Ankaŭ konsultu jenan retejon pri »Multlingva Difina Ekologia Terminaro«, sliparo de doktoroj Lev Medvedev kaj Nikolaj Gudskov trovebla sur : https://www.ipernity.com/blog/37943/138597

     
  3. "La bona arbo", Shel Silverstein, eld. Izvori, 1999, kortuŝa fabelo pri ama sinofero, ISBN 9536157993
     
  4. "Arboj en Aŭstralio kaj suda Eŭropo", seslingva terminaro, Lilli Giloteaux, memeldono, Croix, 1996, 20 p.
     
  5. "Ok jaroj da migrado ĉirkaù nia planedo", libro en Esperanto de Maryvonne kaj Bruno Robineau 
     
  6. "Kien la klimato ?" Post Kopenhago kaj Koĉabambo, Eseoj kaj raportoj, Alexis Passadakis kaj Hendrik Sander : Konkurenco en la forcejo Klimatpolitikaj perspektivoj post la fiasko de Kopenhago ; Hans-Jörg Schimmel : La ideologia dimensio de la CO2-diskuto ; Karl Hermann Tjaden : Kapitalmoviĝo kaj klimata okaziĝo ; raportoj, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, ISBN
     
  7. "Plano B - Mobilizo por savi civilizacion" : kompleta kaj fundamenta esperantlingva referencverko pri la nuntempa stato de la mondo el naturmedia, socia kaj politika vidanguloj. Aŭtoro : Lester R. Brown. Traduko (elangligo) fare de plurnacia skipo kunordigita de Robin Beto, 344 paĝoj. Formato 24x16 cm. Eldonita de SAT en julio 2009. 

  8.       "Kiel manĝi vegane?"
     
  9. "La Papalagoj *-

                       
paroladoj de la oceania tribestro Tuiavli de Tiavea", eld. S.A.T.-F.L.E., kritiko pri la eŭropa kulturo kiu farus la homon fremda al si mem,
farus lin neverema, nenatura kaj malbona. La paroladoj redonas je rektege maniero kiel iu kiu vivas intime ligite al la naturo, rigardas al la naturo kaj al la okcidenta kulturo. Laŭ tiu rezonado la okcidenta kulturo alprogprigas sin ion kion oni ne povas alproprigi nome la akvon, la fruktojn...  * 'papalang' loka prononco kiu signifas en la loka lingvo la blankulo, la fremdulo, sed litere tradukite ĝi signifas "ĉielotrarompulo''. Tiu ĉi perlo en la traduka literaturo de Esperanto meritus ciferitan eldonon. 

FILMOJ, DVD

La kvina sezono

Klimata filmo el Belgio aperinta en 2013. Temos pri filmo kiu atentigas pri la drama situacio post kiam la klimato renversiĝos le teron en terura stato.

Meatrix filmo kun subtekstoj en Esperanto

La filmo mokinsultas la industrian agrokulturadon kaj pripensigas la rolon de viando en la vivo de multaj teranoj.  Vegetaranaj asocioj instigas manĝi vegetare aŭ almenaŭ manĝi malpli da viandon ekzemple jaŭde vegetare. Eĉ guto malgranda de ĉiu individuo pluhelpas haltigi la danĝeran klimatoŝangon. Por subtekstoj, klaku play/ludu, poste sur la unua ruĝa butoneto (dekstre) por...

TED-filmeto kun subtitoloj en Esperanto : "Nudpiedula faktultato, eksperimento en daŭrebla edukado"

En Raĝastano, Hindujo, eksterordinara lernejo preparas gekamparanojn -- ofte ne legipovajn -- por iĝi sunenergia inĝeniero, metiisto, dentisto kaj kuracisto en sia propra vilaĝo. Ĝi nomiĝas Nudpiedula Fakultato, kaj ĝia fondinto, Bunker Roy, klarigas ĝian funkciadon.  

Filmo "Date With History" (Renkonto kun la Historio). Kiun estontecon vi deziras ?

Namaste Participantoj RIO 20, Mi nomo estas Kotha Naga Siva Kumar el Barato (Hindio). Mia gepatra lingvo estas la telegua. Ni spertas ke la estingo de biodiverseco estas akomponata de krekanta malapero de kultura kaj lingva diverseco. Antaŭ du jaroj mortis en mia lando la lasta parolanto de la Bo-tribo, sed multaj aliaj kulturoj en la mondo riskas sekvi la saman destinon. Mia parolado estas...

Filmo "The Economics of Happiness' (la ekonomio de la feliĉo)

La dokumentofilmo The Economics of Happiness (la ekonomio de la feliĉo) produktita de la internacia societo por ekologio kaj kulturo (ISEC), rigardas al la kaŭzoj de la nunaj kaj samtempaj krizoj (klimata ŝanĝo, konfliktoj kaj perforto, ekonomia malstabileco, sociaj problemoj, malkreskantaj krudmaterialoj) kaj montras lokajn kaj regionajn solvojn (surlokigado) por la ekonomiaj, mediaj kaj...

Filmo en Esperanto "Sovaĝa vivo de sudaj kanejoj"

Jen filmo kiu raportas en Esperanto pri ekspedicio laŭ la rivero Dnestr. Odesa junulara Esperanta klubo "Verdaĵo" (verda - koloro de juneco, de naturo kaj de Esperanto) organizis antaŭ jardeko ekspedicion dediĉita al naturesploro kaj naturprotekto de belaj ĉirkaŭaĵoj de Odessa-Dnestra delto, unu el tutmonde protektataj akvo-marĉaj teritorioj. La partoprenintoj de la ekspedicio ekskursis al...

Filmo "The 11th Hour" (la dekunua horo)

DVD-filmo kiu prilumas la lastan momenton ĝis kiam ŝanĝoj eblas rilate al la klimatoproblemaro, pri kiel ni vivas, kiel ni influas la ekosistemon de la tero kaj kion ni povas fari por ŝangi tion. Intervjuoj kun mondkonataj personecoj, spertuloj en la kampo de daŭrigebla planado, apud pli ol 50 pintaj sciencistoj, filozofoj kaj gvidantoj kiuj prezentas la faktojn kaj priparolas gravajn...
Items: 1 - 7 of 7