Ĉielarkaj Renkontiĝoj en grandioza natura medio
Ĉu vi jam revis pri la jenon : trovi inspiron, ligi kontaktojn kun samideanoj en grandioza natura medio tute for de la grandaj urboj ?
La deveno de la nomo Ĉielarkaj Renkontiĝoj (Rainbow Gatherings en la angla) oni atribuas al antaŭdiraĵo de indiana maljunulo, kiu laŭ legendo diris :
Kiam la tero estos en ruinoj kaj la bestoj mortantaj, Ilin oni konos kiel la batalantoj de la ĉielarko. |
Temas pri jaraj kunvenoj, kiuj ofte okazas subĉiele kaj kies idearo ofte kunligiĝis kun tiu de la hipia movado, sed ĝi estas precipe renkontiĝa evento de ĉiuspecaj tute malsimilaj homoj el ĉiuj anguloj de la mondo mezo de belaj naturaj regionoj. Kvankam la plej gravaj kolektiĝoj okazas en Usono, kie la afero naskiĝis, ili nuntempe regule okazas tutmonde. Tiu ĉiujara granda renkontiĝo intertempe jam fariĝis tradicio en Usono, Eŭropo, Sud-Ameriko kaj Aŭstralio, sed ankaŭ en Afriko (Sud-Afriko, Zimbabvo), Japanio kaj kreskanta nombro de aliaj landoj ekestiĝas renkontiĝoj. Ankaŭ naciaj kaj regionaj renkontiĝoj estas organizitaj. La plej gravaj kunvenoj arigas pli ol 30.000 partoprenantojn, kiuj kune vivas dum kelkaj tagoj.
La partoprenantoj celas realigi la nociojn harmonio, paco kaj amo, libereco, senperforto, memprizorgo kaj kunestado en natura medio kiel konscie esprimatan kontraston al la populara kulturo de la plimulto, konsumismo, kapitalismo, amaskomunikiloj, ktp...

FALDFOLIO PRI VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.
![]() |
Kial PDF-legilon de Nuance por Esperanto ? (757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.
Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.
Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.
LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON
AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID
KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM
ESPERANTO-PODKASTOJ
AŬ KLAKU SUBE POR
Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)
Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?
Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.
La Tero nia Hejmo
La listo estas malplena
Kontaktu!
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU) Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net
Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.
Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.