Ĉielarkaj Renkontiĝoj en grandioza natura medio

16/07/2011 20:12

Ĉu vi jam revis pri la jenon : trovi inspiron, ligi kontaktojn kun samideanoj en grandioza natura medio tute for de la grandaj urboj ?

La deveno de la nomo Ĉielarkaj Renkontiĝoj (Rainbow Gatherings en la angla) oni atribuas al antaŭdiraĵo de indiana maljunulo, kiu laŭ legendo diris :

Kiam la tero estos en ruinoj kaj la bestoj mortantaj,
nova tribo ekloĝos la teron, homoj el diversaj koloroj,
klasoj kaj kredoj, kaj per siaj agoj kaj faroj reverdigos la teron.

Ilin oni konos kiel la batalantoj de la ĉielarko.

Temas pri jaraj kunvenoj, kiuj ofte okazas subĉiele kaj kies idearo ofte kunligiĝis kun tiu de la hipia movado, sed ĝi estas precipe renkontiĝa evento de ĉiuspecaj tute malsimilaj homoj el ĉiuj anguloj de la mondo mezo de belaj naturaj regionoj.  Kvankam la plej gravaj kolektiĝoj okazas en Usono, kie la afero naskiĝis, ili nuntempe regule okazas tutmonde. Tiu ĉiujara granda renkontiĝo intertempe jam fariĝis tradicio en Usono, Eŭropo, Sud-Ameriko kaj Aŭstralio, sed ankaŭ en Afriko (Sud-Afriko, Zimbabvo), Japanio kaj kreskanta nombro de aliaj landoj ekestiĝas renkontiĝoj. Ankaŭ naciaj kaj regionaj renkontiĝoj estas organizitaj.  La plej gravaj kunvenoj arigas pli ol 30.000 partoprenantojn, kiuj kune vivas dum kelkaj tagoj.

La partoprenantoj celas realigi la nociojn harmonio, paco kaj amo, libereco, senperforto, memprizorgo kaj kunestado en natura medio kiel konscie esprimatan kontraston al la populara kulturo de la plimulto, konsumismo, kapitalismo, amaskomunikiloj, ktp...