Ĉu naturamike staĝumi en La Kvinpetalo (Francio) ?

10/02/2011 20:28

La Kvinpetalo estas kulturejo por instrui la lingvon Esperanto kaj por kleriĝi pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) sed kie vi povas ankaŭ sekvi staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, piedmigrado, botaniko, jogo, trikado, muziko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭaĵo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

KVINPETALO Esperanto-Centro 
  

Telefono : 33 (0) 549 034 314 

Poŝte : 15 rue du Lavoir, FR-86410 BOURESSE (proksime de Poitiers)

Retejo : https://www.kvinpetalo.org/  - informoj (@) kvinpetalo.org (ĉar vi ne estas roboto, vi scias kiel forigi la kontraŭspamajn krampojn kaj spacojn)