22-03-2012 UN monda akvotago : al unu miliardo da homoj mankas trinkebla akvo

20/03/2012 13:27

Mi ĵus eksciis ke mortas ĉiutage 4000 infanoj nur pro trinkado de malpura akvo aŭ uzanta nesekuran sanitarajn instalaĵojn. Entute unu miliardo da teranoj ne havas aliron al trinkebla akvo !! Aliĝu kun ni al la Mondo Piediras por Akvo & Sanitario. Kune ni povas meti premon sur politikistoj kaj parlamentoj fari ion nun por halti la plej grandan krizon en la mondo !

                                                 La akva problemaro en ciferoj

  • Triono de la monda loĝantaro ne havas rektan aliron al trinkebla akvo.
  • Proksimume 85% el la akvorezervoj estas uzataj de apenaŭ 12% de la monda loĝantaro.
  • Dekono de la uzita akvo servas al la dommastrumado, 20% al la industrio kaj 70% al la agrikulturo.
  • Kilogramo da bovaĵo bezonas entute pli ol 15000 litrojn da akvo antaŭ ol aperi sur ies telero. Kilogramo da fromaĝo konsumas 1000 litrojn da akvo, glaso kun lakto 200 litrojn.
  • Ĉiufoje ke ni tragargaras la necesejon ni uzas por tio 11 litrojn da akvo. Duŝi konsumas plimalpli 55 litrojn, uzi banujon konsumas pli ol la trioblon: 175 litrojn.
  • La monda organizo pri sano (WHO) taksas la ĉiutagan kvanton de akvo kiun iu bezoans je 50 litroj. En Haitio po persono estas konsumata mezume 20 litroj, en Belgio 130 litroj. En Parizo tio estas 240 litroj, usonanoj konsumus ĉiutage pli ol 600 litrojn !
  • Eŭropano devas sin translokiĝi mezume ses metrojn por havi aliron al trinkebla akvo. En Afriko tio estas ses kilometoj dum la akvo plejofte ne estas eĉ trinkebla !

 

Mondo piediras por akvo, iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj, estas tutmonda alvoko por pura trinkakvo kaj bonaj sanitaraj instalaĵoj. Dum la monda akva tago miloj da homoj tra la tuta mondo piediras 6 kilometrojn por peti atenton por la akvoproblemaro, ĉar milionoj da homoj devas piediri ĉiun tagon meznombre 6 kilometrojn por trovi puran akvon, simple por siaj bazaj vivbezonoj. Miliardoj da homoj eĉ ne havas higienan necesejon.

Manko de pura akvo estas malica cirklo de malsano, limigita vivdaŭro kaj malriĉeco kaj signifas la plej granda krizo en la mondo ! Parlamentoj tutmonde konsciu pri tio ! Partoprenu sur World Walks for Water aŭ sekvu 'Walk for Water'-blog.

Ĉe la landlimo inter Kenjo kaj Etiopio, akvaj fontoj estas sekigantaj, kaŭzante la unuajn tutmondajn klimatvarmiĝajn konfliktojn.

La mondo estis jam pasintjare en malfacila situacio pro kelkaj 950 naturaj katastrofoj, preskaŭ ĉiuj vetero-rilataj.

Ĉu vi scias kiom multe da akvo vi fakte konsumas ĉiun tagon?

Kiel vi povas ŝanĝi vian dieton kaj redukti vian akvopiedsignon* ?

Pli sur https://eo-naturamikaro.webnode.nl/news/monda-tago-de-akvo-kaj-via-akvopiedsigno/