22-3-2012 : Monda Akvotago

24/02/2012 15:04

Mi ĵus eksciis ke mortas ĉiutage 4000 infanoj nur pro trinkado de malpura akvo aŭ uzanta nesekuran sanitarajn instalaĵojn. Aliĝu kun ni al la Mondo Piediras por Akvo & Sanitario. Kune ni povas meti premon sur politikistoj kaj parlamentoj fari ion nun por halti la plej grandan krizon de lde  en laen   en!

Mondo piediras por akvo, iniciato de la UN, estas tutmonda alvoko por pura trinkakvo kaj bonaj sanitaraj instalaĵoj. Dum la monda akva tago miloj da homoj tra la tuta mondon piediras 6 kilometrojn por peti atenton por la akvoproblemaro, ĉar milionoj da homoj piediras ĉiun tagon meznombre 6 kilometrojn por povi akiri akvon, simple por siaj bazaj vivbezonoj. Miliardoj da homoj eĉ ne havas higienan necesejon.

Manko de pura akvo estas malica cirklo de malsano, limigita vivdaŭro kaj malriĉeco kaj signifas la plej granda krizo en la mondo ! Parlamentoj tutmonde konsciu pri tio  ! Partoprenu sur World Walks for Water aŭ sekvu 'Walk for Water'-blog.

Ĉe la landlimo inter Kenjo kaj Etiopio, akvaj fontoj estas sekigantaj, kaŭzante la unuajn tutmondajn klimatvarmiĝajn konfliktojn. La mondo estis jam en malfacila situacio pro kelkaj 950 naturaj katastrofoj, preskaŭ ĉiuj vetero-rilataj.

Ĉu vi scias kiom multe da akvo vi fakte konsumas ĉiun tagon?

Kiel vi povas ŝanĝi vian dieton kaj redukti vian akvopiedsignon* ?

Pli sur https://eo-naturamikaro.webnode.nl/news/monda-tago-de-akvo-kaj-via-akvopiedsigno/