22 aprilo 2012 : Internacia Tago de la tero ("Panjo Tero")

05/03/2012 22:19
 

La internacia tago de la tero ankaŭ ĉi-jare okazas sur la 22a aprilo. Dum ĉi tiu evento 22.000 organizaĵoj en 192 landoj apartenantaj al la Earth Day Network organizas agadojn por peti je pozitiva maniero atenton al la naturo, la medio kaj klimata ŝanĝiĝo. Pli ol 1 miljardo da homoj partoprenas ĉiun jaron en ĉi tiuj aktivecoj. Sur la retejo de la tago de la tero eblas registri aktivecojn aŭ partopreni en A Billion Acts of Green, kiu estas iniciato en kiu vi povas promesi ŝanĝi malgrandajn aŭ grandajn aferojn en via ĉiutaga vivo kaj tiele kunlabori por pli bona vivmedio.

Panjo Tero estas ofta esprimo por la planeda tero en nombro de landoj kaj regionoj, kiu reflektas la interdependecon kiu ekzistas inter homoj, aliaj vivspecioj kaj la planedo.  Ekzemple, Bolivianoj nomas Panjo Teron Pachamama kaj Nikaragvanoj ĝin nomas Tonantzin Ĝi rekonas kolektivan respondecon, kiel petita en la Rio Deklaro de 1992, antaŭenigi harmonion kun la naturo kaj la Tero por atingi bonan ekvilibron inter la ekonomiaj, sociaj kaj ekologiaj bezonoj de nunaj kaj estontaj generacioj de la homaro. Internacia Tago Panjo Tero provizas ŝancon levi la publikan konscion en la mondo pri la defioj koncerne al la bonfarto de la planedo kaj ĉiun vivon kiun ĝi subtenas. Ĝi honoras la Teron ĝenerale kaj nia loko ene de ĝi. Pliaj informoj : www.un.org/en/events/motherearthday/ Por maŝintradukado en Esperanto metu tiun ĉi ligon en Apertium aŭ itranslate4.eu sub retejo.