Agroarbaroj en Afriko - espero por Afriko

12/03/2012 22:13

La IPCC (Interregistara Panelo sur la Klimata Ŝanĝiĝo) estimas ke almenaŭ unu miliardo da hektaroj agrikulturogrundo en evolulandoj taŭgas por realigi agroforstumajn* projektojn. Agroarbaroj reduktu plian dezertiĝon kaj erozion. Arboj certigas ke karbondioksido (CO2) fiksiĝas kaj ke la planka riĉaĵo ripariĝas. Agroarbaroj zorgas por pli multe da biodiverseco. Ĉe la kreado de agroarbaroj unue estas plantataj rapidkreskaĵoj kiel ekzemple akacioj en la nordo, palmarboj aŭ eŭkaliptujoj en la sudo. Inter kaj sub la arboj povas prosperi agrikulturoplantojn kiel ekzemple sorgo kaj milio, maizo, manioko, citronelo, ananaso aŭ etfruktarboj. Rapidkreskaĵoj kreas radiko-amason kaj alportas nitrogenon en la plankon. Pli longperspektive en la ombro de la rapidkreskaĵoj kreskos pli malrapidkreskaĵoj kiel ekzemple tektono aŭ tamarindo. Tuj kiam la regionpropraj, malmolaj lignospecoj akiras supremacion, post 25 jaroj, ekestas daŭrigebla arbaro.

Entreprenistoj Sen Limoj (ESL) deziras esti aŭtoritata organizaĵo en la kampo de klimatreganta evolukunlaborado por firmaoj, organizaĵoj kaj individuoj. La asocio investas en agroarbaroj por preventi dezertiĝon de fekundaj teroj. ESL interkonsentis kun ĝiaj partneroj ke parto de la enspezoj de la agroarbaroj estu investitaj en projektoj kiel edukado por infanoj kaj plenkreskuloj, en la konstruado de novaj agroarbaroj kaj en la uzado de daŭrigeblaj aŭ renovigeblaj engergiofontoj. Ĝi malfermis kunlabore kun la Fonduso Roi Baudoin projektokonton por realigi dek hektarojn da agroarbaroj en Burkina Faso. La tieaj enspezoj de la agroarbaroj oni reinvestos ekzemple en la instruado de specifaj profesioj en agrikultura lernejo.

Agroforstumado signifas inkluzivigi arbojn en bienoj. Pro la fakto ke arbaroj en multaj landoj pli kaj pli ŝrumpas, arboj sur bienoj fariĝas despli pli gravaj. La Internacia Jaro de Arbaroj estas ŝanco reliefigi la tutmondan gravecon de agroforstumado kaj la efiko kiun arboj sur bienoj povas havi por la vivtenado de la loĝantoj kaj sur la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo.

Pli da informoj :  https://www.worldagroforestry.org/

* Agroforstumado estas formo de agrikulturo kiu kombinas arbojn kaj agrikulturajn kreskaĵojn (foje ankaŭ bestojn) sur la sama terpeco. Agroforstumado (angle : agroforestry) aŭ la kombinado de arbovicoj kun herbejoj aŭ kulturita tero, pli bone efikas ekonomie kaj ekologie. Agroforstumado povas samtempe alporti partan respondon al kelkaj aktualaj dolorpunktoj kiel malaltaj enspezoj, nitratoj, erozio kaj klimatovarmiĝo.