Artemaj verdaj vojoj

27/11/2011 20:05

En lastatempaj jaroj kreiĝis ankaŭ skulptaĵvojoj laŭlonge de verdaj vojoj. Krom la estetikaj vidpunktoj dum la kreado de la vojoj ofte ankaŭ aldoniĝis ekonomiaj interesoj, precipe en la kampo de turismo.

La unua tia artema verda vojo situas en Britio : la Bristol kaj Bath Railway Path,  vojo de 27 km sen motora trafiko, laŭlonge de forlasita fervoja trako. Ĝi ankaŭ montras la plej grandan kolekton de arto kaj de skulptaĵoj sub la libera ĉielo en Britio, kun pli ol 2.000 pliaj verkoj de 300 artistoj.
En Australio iuj verdaj vojoj (greenways)  funkcias kiel artista saltotabulo kun dekoj da artaĵoj kaj kulturaj lokoj.  Ĉiuj artverkoj montras verkojn de profesiaj kaj emerĝaj artistoj de lokaj lernejoj, komunumaj grupoj kaj distraj organizaĵoj.

En Francio same ekzistas artema vojo kun monumentaj skulturaĵoj aŭ instalaĵoj de la tipo « land-art».  La elekto de la 10km longa trajekto situas sur parto de la eŭropa « véloroute » (biciklostrato) inter Dole kaj Rochefort sur Nenon, kiu ligos Nantes al Budapeŝto. Eblas fari eĉ la artvojon boate, ĉar ĝi laŭlongas akvan akson (Rhône-kanalon al la Rejno) : https://artmjcdole.venez.fr/

En la germalingva teritorio plej konata estas la Skulpturenweg Lamspringe (Skulptaĵvojo Lamspringe)* : 12km longa biciklovojo sur la eksa fervoja linio inter Lamspringe Kreiensen kaj Gandersheim. Ĉi tiu skulptaĵvojo estas la suda parto de la 47km longa biciklovojo al arto, kiu komencas en Sarstedt trapasante Hildesheim kaj kiu finas en Gandersheim.

* Barbara Neuhäuser: Skulpturenweg Rheinland-Pfalz : acht Skulpturen für den Radweg. Internationales Bildhauersymposium Bitburg 2003, 84 S. : überw. Ill. (Barbara Neuhaus: Skulptaĵvojo Rheinland-Pfalz: ok skulptaĵoj por la bicikla vojo. Internacia Skulptaĵo Simpozio,  Bitburg 2003 kun illustr.)