Britio

18/02/2012 23:18

En Britio krom la organizaĵoj Sustrans kaj Countryside Agency ankaŭ “National Trails” (Naciaj Vojoj) kaj British Waterways (Britaj Akvovojoj) akcelas verdajn vojojn.  Sustrans celas stimuli la homojn uzi pli la publikan transporton, promeni kaj bicikli. Tial ĝi kreas itinerojn por la celgrupo, kiuj grandparte situas sur malnovaj ne plu uzataj fervojaj trakoj.

En Britio, diversaj iniciatoj kundukis al la kreo de retoj destinitaj al la malrapidaj uzantoj. Ekde 1994, la asocio Sustrans disvolvis nacian reton de sekurigitaj biciklovojoj (National Cycle Network) de kiu triono uzas eksajn fervojajn trakojn, trenvojojn kaj aliajn malgravajn vojojn («off-road routes»). Sekve de tio ili formas aŭtonomajn vojojn disde de la motora trafiko. Se tiu reto direktas sin unualoke al la biciklantoj, ĝi tamen povas ankaŭ esti uzata de aliaj malrapidaj uzantoj kiel piedirantoj aŭ personoj kun reduktita moveco. Tiuj retoj estas precipe utilecaj ĉar granda parto de la realigitaj projektoj trovas sin en urba ĉirkaŭaĵo kaj kondukas al stacidomoj, al lernejoj kaj al laborlokoj. Fine, Sustrans akordas gravecon al la ekologia potencialo de verdaj vojoj.

Menciindas kelkaj ekzemploj :

East London Greenway : perspective de la olimpaj ludoj en Londono tiu ĉiu verda vojo estos plibonigata.
Bristol & Bath Railway Path : sur tiu ĉi verda vojo vi trovos artobjektojn kiu allogas turistojn kaj malrekte eĉ kreskigas la valoron de najbaraj domoj.
Paisley-Greenock Path : verda vojo de Paisley permeses eĉ daurigi vian daŭrigeblan vojoĝon trajne kunprenante biciklon kiu komencas ekde la kajo de la stacidomo mem (trajnon direkton Glasgow). Kimrujo : Celtic Trail   
     www.transpenninetrail.org.uk
     www.nationaltrail.co.uk
     www.jubileewalkway.com

     www.greenways.gov.uk  
    Sustrans