"Ecotopia Festivalo" kun kurso de Esperanto

12/09/2011 20:38

Inter la 1a kaj 26a aŭgusto 2012 denove okazis la legenda "Ecotopia festivalo" : www.ecotopia2012.org

"Ecotopia 2012" estas loko por ideo-interŝanĝo pri la temoj ekologio kaj socia justeco kun homoj el ĉiuj eŭropaj landoj. Ĝi okazos en la regiono de Berlino, pli precize en Jänschwalde, Germanio inter la 1a kaj la 26a de aŭgusto 2012. Janschwalde, inter Cottbus kaj Guben (orienta Germanio) situas en la kerna regiono de la Soraboj, slava minoritato. La vilaĝo havas muzeon pri soraba kulturo. Ĝi ankaŭ havas propran trajnstacion.

Vivu la ŝanĝon kiun vi deziras vidi en la mondo : aktiva, kreiva, alternativa.

En Ekotopio eblas meti sian sperton en praktiko pere de agadoj kaj de komuna organizado de la tendaro dum kvar semajnoj de ekkonstruo al ĉeesto kaj malkonstruo. Ecotopia 2012 ankaŭ donas la spacon al la aktiva envolviĝo de partoprenantoj tra atelieroj, muziko kaj arto, festanta la diversecon. La plej uzata lingvo estos la angla, sed homoj kiuj ne flue scipovas la lingvon oni povus helpi per flusta interpretado sen mencio en kiu lingvo ! ("The language will mostly be English, people not fluent in this language can be helped with whisper translation.")

Jam pli frue naturamaj esperantistoj partoprenis tiun festivalon en Rusio. Legu pli sur “Verda lingvo” por verda junularo.

Eble denove okazo por tie prezenti kurson de Esperanto kiel dum la Ecotopia Festivalo en Moldavio ?

"Ecotopia Festivalo" en Moldavio kun kurso de Esperanto

En la pasinteco okazis en bela natura rezervejo surborde de Dnestro, apud vilaĝo Saharna en Moldavio, junulara ekologia tendaro nomata “Ecotopia” (Ekotopio). Temis pri internacia evento, organizita de EYFA (Eŭropa Junulara Ekologia Movado). Partoprenis ĝin krom esperantistoj ankaŭ ĉirkaŭ 260 personoj el 35 landoj de la mondo: preskaŭ la tuta Eŭropo, kaj ankaŭ Japanio, Turkio, Aŭstralio, Kanado kaj Usono.

En la programo

En la programo estis multegaj seminarioj: pri verdaj movadoj, pri ekoturismo, vegeterana manĝado, alternativaj teknologioj por uzado de naturaj fortoj, por reuzado de plastaj ujoj, okazis spertinterŝanĝoj de aktivuloj de politikaj natur-protektaj organizoj, de movado kontraŭ trouzado de aŭtoj, seminarioj pri tutmondiĝo, pri virinaj-viraj problemoj, pri naciaj kulturoj de Japanio, Kamĉatka, Turkio k.a.

Okazis ankaŭ internacia koncerto Ecovision, kie reprezentantoj de ĉiuj landoj prezentis siajn kantojn.

Lingvoj

La laborlingvoj de la okazaĵo estis la angla, rumana kaj rusa. Tamen, ankaŭ Esperanto estis instruata far Dmitrij Kokorev el Rusio, Muriel Lesieur el Francio kaj Tatjana el Ukrainio. Pri la tendaro kaj pri instruado de Esperanto tie informis la moldava televido. Se ne multaj uzis, do almenaŭ la vorto Esperanto ofte sonis apud lignofajro, kie homoj interŝanĝis impresojn pri la tendaro. Estus bone, se estonte pli multaj esperantistoj partoprenu tiun agrablan pornaturan tendaron kun ĝia gaja kaj amikema popolo. Fonto: https://raporto.info