Nuntempa festivalo, reto kaj renkontiĝejo por ekologio, daŭripova mondo, sano, solidareco ktp

26/09/2011 20:52

 

Henkjan de Blauw estas depost 20 jaroj modelo por multaj nederlandanoj kaj eksterlandanoj kiuj volas praktikadi ekologian vivmanieron. Li kreis per reto de kunlaborantoj la tn. 'Eigentijds Festival' (nuntempa festivalo *) ĉar li konsciis ke ege gravas krei por samideanoj palpeblajn rentkontiĝejojn, malfermajn katedralojn, laboratoriojn kaj insulojn de la estonteco. Sammaniere li poste kreis "Ecolonie", komunumo en la francaj Vogezoj. Ankaŭ tie venis ĉiam pli da homoj : post mallonga komenca periodo rapide venis 2500 personoj jare. Tie kie malnovaj specoj de kunvivado (familio, vilaĝo, loĝkvartalo, asocio) magraviĝis ŝajnis necese ke la homoj povis malkovri novajn ejojn.  Nun venas al Ecolonie gejunuloj el la tuta mondo kiuj malkovris Ecolonie pere de serĉado sur Google. Ili simple flugas el Seulo aŭ Tokio al Parizo ĝis Ecolonie por tie resti dum 8 semajnoj farante volontulan laboron, ĉar ili interesiĝas pri ekologiaj kaj spiritaj aliroj aŭ vivkomunumoj. Tie kie antaŭ 10 jaroj nur 10.000 personoj estis konataj rilate al Eigentijds Festival kaj Ecolonie, nun ilia nombro kreskis al 30.000...bonega potencialo por ekzerci influon sur la politikon de registaroj aŭ aliaj. Tiucele kreiĝis la retejo http://eigentijdsnetwerk.nl/ (nuntempa reto) kiu estas iniciato tiucele. En tiu reto la partoprenantoj estas aktivaj en la kampo de ekologio, daŭrigebla evoluado, sana vivo, solidareco ktp kaj vidas tiujn temojn interligitajn. Ili volas rigardi pli foren tiel ke ekestu pli justa kaj vivinda mondo por ĉiuj. Tiuj ejoj estas inspiritaj fare de ideoj kiuj ankaŭ popularas en medioj de la Nova Epoko. 

 (El : ‘Glosaro Nova Epoko’ en preparo)

* Inter la unuaj simboloj kiuj permesis al la novepoka movado penetri la okcidentan kulturon estis la renoma festivalo de Woodstock en 1969.  Poste aliaj transprenis la ideon en aliaj formoj kiel aktivaj bonfartigaj, koretosaj kaj artaj ferioj en kiuj oni kunvenas kun samideanoj por danci, festi, diskuti, interŝanĝi servojn, praktiki kaj sekvi kursojn rilate al alternativoj en la socio.

 Je fino de Esperanto-renkontiĝo.

 

FALDFOLIO PRI  VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)pdf(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.

Kial PDF-legilon de Nuance  por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.

LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON  

RETRADIO (INDEKSO)

AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID

KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM

ESPERANTO-PODKASTOJ

http://www.podkasto.net/

 AŬ KLAKU SUBE POR

RADIO Esperanto F.R.E.I.

Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)

Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?

Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.

 

 

La Tero nia Hejmo

La listo estas malplena

Kontaktu!

ESPERANTA NATURAMIKARO (ENa) Ricardo de la Vega 14,
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU)
Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net

Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.

Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.