ENKONDUKE PRI VERDAJ VOJOJ

18/02/2012 22:09

La reto de publikaj vojoj por aŭtoj estas pli ol sufiĉe ampleksa. Kio mankas estas vojoj kiuj gvidas la piedirantojn, la biciklantojn kaj la turistojn troviĝantajn en urbaj centroj, rekte al la kamparo for de la danĝeroj de la aŭtotrafiko. La malnovaj fervojaj linioj respondas al ĉiuj postuloj por ludi tiun rolon.  En tro da urboj, la biciklantoj kaj la piedirantoj estas rifuzataj sur la publikaj vojoj dum oni ne ofertas al ili akcepteblan alternativon. Pro tiu kialo i.a. ekestis transncacia movado por la disvolviĝo de verdaj vojoj, kiu volas transformi la malnovan ne plu uzatan reton de fervojaj linioj por redoni al ili novan kulturan, ekologian kaj turisman estonton.

Tie ĉi ni parolos iom pri la historio de la verdaj vojoj, pri definoj de verdaj vojoj, pri kriterioj de verdaj vojoj kaj pri funkcioj de verdaj vojoj.