Entreprenistoj sen Limoj : Plantu arbon !

24/03/2012 20:55

Kantas birdoj, preĝas plantoj, ploras arboj en arbaro :
"Kara Dio, bona Dio, liberigu min de la homaro"

- Marin Sorescu (1936-97), rumana poeto.

En la nomo de Esperantista Naturamikaro via retejestro pagis sian subtenon al la agado 'plantu arbon' de Entreprenistoj Sen Limoj por rearbigi dezertajn areojn. La kontribuo subtenas la naturmedion, la lokan dungeblecon kaj la landojn kiuj dezertiĝas. La kontribuo efektive faras diferencon, ĉar po km² novplantita arbaro en dezerta regiono oni povas ĉiujare kapti tunojn da CO². Ĉi sube vi vidas la ateston kun la koordinatoj de la longituda kaj latituda gradoj de nia novplantita arbo en la kadro de la agroarbara projekto "ARBO LERNIGAS' !