Esperanto Muzeo - Esperanto Museum - Musée de l'Espéranto

29/09/2012 19:35

Depost la translokiĝo en 2005 al Palaco Mollard, ne for de ĝia antaŭa situo en la centra kvartalo Hofburg, la Esperantomuzeo (IEMW) de la Aŭstria Nacia Biblioteko prezentas per moderna muzea koncepto la historion de Esperanto kaj peras gravajn sciojn pri ia lingva kvalito kaj la aktuala stato de la movado. Interaktivaj komputilaj instalaĵoj krome montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj.

Mankas prezento pri nia parola kaj bilda kulturo: muzike, teatre, filme, sed IEMW tamen klare progresis muzeologie :

  • la ekspozicio mem kombinas informan kaj muzean elementojn, laŭ plej aktuala interaktiva teknologio
  • profesie produktitaj faldfolioj en tri lingvoj (angla, germana, esperanta)
  • komputila ludo instruas facile kaj amuze la bazan gramatikon de Esperanto. Precipe junaj vizitantoj de la muzeo utiligas tiun eblecon de lernado. Krome la unuaj lecionoj de vidbenda kurso donas impreson pri la belsoneco de nia lingvo.

    Estas konsulinde konsulti la aktualan enirhoraron por la muzeo se vi planas viziton. Enirprezo : 3 €. Senpaga por -19 jaruloj.

        Esperantomuzeo

        Palais Mollard

        Herrengasse 9

        1015 Wien/Vieno (ligo al situa mapo sur la koncerna retejo)