Eŭropo subtenas la bicikladon.

12/11/2015 10:42 Eŭropo subtenas la biciklon. La biciklo estas la ĉefa transportilo por 40 milionoj da Eŭropanoj kaj pliaj 160 milionoj da eŭropanoj biciklas. Pli ol 20 eŭropaj ministroj esprimis en Luksemburgo sian subtenon al la biciklado. La Konsilio de Ministroj rezultis en la subskribo de la "Deklaracio de Luksemburgo" en kiu la Komisiono rekonas la biciklon kiel plenvaloran transportilon. La Deklaracio rekonas la sociajn avantaĝojn de la biciklo en la kampo de sano, ekonomio, moviĝeblo kaj la naturmedio. Post kiam la Eŭropa Parlamento, la Komisiono jam estis demandita ellabori strategian bicikloplanon, nun la eŭropaj ministroj arigas sin malantaŭ la biciklo.