Francio : Voies Vertes

18/02/2012 23:16

En Francio oni parolas de ‘voies vertes’, koncepto enskribita en la franca trafikkodo kiel vojoj por la senmotora trafiko kiel la malnovaj ne plu uzataj fervojaj linioj kaj trenvojoj laŭlonge de akvovojoj.
Dezirante partopreni en la popularigon de aliaspeca, respektema turismo rilate al la naturmedio kaj la loka loĝantaro, ankaŭ la turisma fako de la franca asocio de naturamikoj engaĝiĝas por la disvolviĝo de verdaj vojoj kaj longdistancaj biciklovojoj, kune kun aliaj samcelaj francaj asocioj. Tiucele ili kolektas informojn ĉe la membroj, agas por la komplementareco inter verdaj vojoj kaj stacidomoj i.a. per la oferto de lubicikloj en la apudeco de stacidomoj proksime de verdaj vojoj kaj informoj pri trajnoj enlande kaj internacie en kiuj eblas vojaĝi kun nefaldebla biciklo.

Association française des voies vertes

 https://www.af3v.org