Funkcioj de verdaj vojoj

28/11/2011 19:39
  • Verdaj vojoj celas konekti kaj protekti elementojn de naturkonservado, vivkvalito kaj kulturo, kiuj ofte troviĝas en konservitaj konstruaĵoj kiaj malnovaj stacidomoj kaj kluzo-dometoj. 
     
  • Verdaj vojoj servu plejeble multe al turistoj en lokoj kun turisma graveco en la regiono. Sekve, la verdaj vojoj jam fariĝis temo en broŝuroj aŭ en mapoj por informi pri itineroj de turismaj lokoj kiuj situas en la proksimeco. Trial verdaj vojoj estas prefere integritaj en la loka sociekonomia teksaĵo kiu disponigas specifajn bezonojn kiel ekz. hoteletojn, restoracietojn, muzeojn, firmaojn por luado kaj riparado de bicikloj, transportado de valizoj. 
     
  • La verdaj vojoj alportas multajn avantaĝojn sur multaj kampoj : de sano, de moveco, de laborkreado, de enspezoj, de kampara disvolviĝo, de aktiva kaj daŭrigebla turismo*, de protekto de heredaĵo. Krom esti vojoj por translokiĝoj, verdaj vojoj ankaŭ havas ekologian, distran, kulturan kaj ekonomian funkcion.
     

La verda koloro ne estas nur la koloro de espero kaj esperanto, ĝi estas ankaŭ la koloro de vizieca perspektivo rilate al daŭripova turismo* pere de reto de verdaj vojoj. 

       * Daŭrigebla turismo/ daŭripova turismo / estas turismo en harmonio kun la naturo, la vivmedio kaj la loka loĝantaro.