Hispanio : bicikli 1900 kilometrojn sen aŭtoj.

18/02/2012 22:58
 

Fondaĵo de la hispanaj fervojoj (FFE)

Dirección del Programa Vías Verdes

Santa Isabel  44

ES-28012 MADRID

e-poŝto : viasverdesx@xffe.es

retejo : https://www.viasverdes.com/

La programo Vías Verdes (verdaj vojoj) estis lanĉita en Hispanio en 1993 kun la celo ne nur krei sendependajn vojojn por ekoturistoj (precipe biciklantoj), sed ankaŭ por krei alternativon por plibonigi la tagan movecon de la loka loĝantaro. En Hispanio la verda vojo koncepto ricevis signifan politikan kaj socian subtenon de la hispanoj. La amaskomunikiloj ankaŭ bone komunikis pri tio. En junio 2001, la nacia parlamento (Senado) unuanime voĉdonis decidproponon, instigante la hispanan registaron por plibonigi la necesajn ilojn kaj leĝojn por konverti ĉiujn neuzitajn fervojajn liniojn ĉirkaŭ la lando en Vías Verdes.

 

En 2001 eĉ grupo de 48 hispanaj deputitoj kaj senatanoj biciklis la Aceite Vía Verde en Andaluzip. La plej granda internacia rekompenco por la hispana Vias Verdes Programo okazis en oktobro 2000, kiam la FFE ricevis la Unuecajn Naciojn la ‘Best Practices International Award’ (internacia premio por la plej bonaj praktikoj) i.a. pro tutlande uniformaj vojindikiloj kaj homogenajn identecosignojn laŭlonge de ĉiu Vía Verde, uzante identigan emblemon kaj saman komunan nomon : "Vía Verde". Depost tiam Hispanio prezidis la EGWA, la eŭropan asocion por informi kaj antaŭenigi ĉion rilate al verdaj vojoj en Eŭropo. La UN-premio instigis la FFE organizi pli da internaciajn iniciatojn kun la celo disvastigi la hispanan sperton kiel praktika referenco por kelkaj aliaj landoj, speciale Portugalio kaj latinamerikaj landoj. FFE helpis ankaŭ organizi la Unuan Internacian Konferencon pri Vías Verdes en Latin-Ameriko en 2002.

Ekzistas jam 1.900 kilometrojn da verdaj vojoj tra tuta Hispanio (pli ol 90 verdaj vojoj) de kiuj 900 km estas specife transformitaj, vojinditiaj kaj provizitaj per aldonaj servoj (en multaj kazoj tio speco de investo estas pli alta ol la kosto de konstruado de la itinero de la verda vojo). Nuntempe ekzistas 59 malnovaj fervojaj stacioj transformitaj en restoracioj, hoteloj, muzeoj, informejoj aŭ eĉ servoj por lupreni biciklojn.

 

Ekonomiaj efikoj : libertempo kaj turismo

La Vías Verdes aŭ verdaj vojoj reprezentas tutnovan kaj allogan rimedon por aktiva turismo en Hispanio. Ekologia kaj respondeca turismo fariĝis la plej konvena alternativo por la tradicia propono de plaĝo kaj suno. En ruda geografia pejzaĝo kiel Hispanio, la Vías Verdes akiras aldonajn kvalitojn, ĉar pli ol 500 tuneloj kaj 1100 viaduktoj kaj pontoj certigas kontinuecon kaj universalan alireblecon. Kelkaj verdaj vojoj jam havis favoran efikon sur la redistribuo de amasa turismo : la Carrilet Vía Verde kiu transiras vulkanan regionon en la Pireneoj, alvenanta al la antikva urbo de Girona kaj irante al la Costa Brava en Sant Feliu de Guíxols (39 km) jam ricevis en 2010 jam 1,5 milionon da vizitantoj.

La pozitiva efiko de la verdaj vojoj sur la lokoj tra kiuj ili pasas ne estas limigita al la turisma sektoro, sed produktas aliajn dinamajn efikojn sur la loka loĝantaro kaj ekonomio tuj post la komenco de ĝia konstruo. Ĉi tiuj efikoj estas pli gravaj se oni konsideras malpli favorajn kamparajn lokojn, kiel en la kazo de la Sierra Vía Verde. Ĉi tie, danke al la trejnaj kaj dungadaj programoj, grupoj de 60 senlaboraj junaj homoj el la regiono estis utiligitaj dum du jaroj por rehabiliti kvar eksajn stacidomojn laŭlonge de la verda vojo kaj por instali turismajn servojn. En junio 2001 du el ĉi tiuj stacidomoj (Olvera kaj Puerto Serrano) estis inaŭguritaj kiel kampara hotelo kun restoracio. La internaj instalaĵoj estis pagitaj pere de privata investo. Aliaj stacidomoj kiel Coripe aŭ Zaframagon estas hodiaŭ respektive nova hotelo kaj muzeo por rigardi birdojn.

DVD ‘Vivu la verda vojo’

Esperantista Naturamikaro posedas DVD-filmon kun bazaj informoj pri la Vías Verdes en Hispanio, sed se vi volas sur la retejo www.viasverdes.com vi povas konsulti la "Guía de Viaje" (vojaĝ-gvidilon) aŭ fari virtualan viziton kaj akri pli detalajn informojn pri iuj Vías Verdes. La serio konsistas el 11 epizodoj. La unua disponigas ĝeneralan, priskriban superrigardon de verdaj vojoj en Hispanio. Ĉiu sekva epizodo temas pri specifa verda vojo tute transformita aŭ pri grupo de verdaj vojoj. Tiuj epizodoj inkludas historiajn klarigojn de la malnovaj fervojaj linioj, kiuj estis transformitaj en verdaj vojoj, inkluzive la naturaj, kulturaj, etnografiaj, historiaj kaj artaj karakterizoj de la regiono kovrita de la verdaj vojoj. La priparolataj verdaj vojoj sur la DVD situas en apudeco de Càdiz, Sevilla, Jaén,Toledo, Albacete, Madrid, Burgos, Tarragona, Girona, La Rioja kaj Navarra.

“Guía de Vías Verdes” (gvidilo por verdaj vojoj)

Por aktualaj informoj konsultu la retejon de FFE, kiu cetere ricevas milionojn da retvizitantojn. Ekzistas tri volumoj de la "Guía de Vías Verdes" nur hispanlingve kaj momente nur haveblaj en specialaj librejoj en Hispanio au rekte ĉe FFE (adreso supre). Tiuj gvidiloj inkludas mapojn, bildojn kaj utilajn informojn pri tranoktoj, lokajn festojn, trajnligojn, ktp.

La oficiala vojomapo de Hispanio eldonita de la ministerio de publikaj laboroj kaj transporto enhavas 75 “Vías Verdes” (verdaj vojoj). La itineroj de ĉi tiuj verdaj vojoj estas reprenitaj sur la mapo, sed ankaŭ sur aldonita KD. La verdaj vojoj estas markitaj en verda koloro (kun piktogramoj de biciklanto, piediranto aŭ rajdantoj) klariganta ke ĉi tiuj estas vojoj por uzantoj de senmotoraj veturiloj. Sur la suba mapo nur la verdkoloraj vojoj estas transformitaj jam en veraj verdaj vojoj.

Ekskursoj

Plej bone ne malkovru la hispanajn verdajn vojojn somere (preferinde estas printempe aŭ ekde meze septembro kaj se vi volas tranokti rezervado konsilindas). Laŭ nia scio nur en malmultaj landoj eblas fari organizitajn ekskursojn sur iuj verdaj vojojSe vi volas esplori iujn hispanajn verdajn vojojn tiam konsulti jenan retejon :

https://www.viasverdes.com/ViasVerdes/Eventos/Excursiones%20Organizadas


Ekzemploj :
 

Andaluzio  (Jaén) : ‘Vias Verdes de Aceite’ (55km); Carrilet Vía Verde (Olot-Girona): verda vojo de 20km kiun la plimulto de la marbordaj turistoj ne vidas : iru de Barcelona al Ripoli per www.turist-bus.com;

Cosa Brava : www.gironagreenways.org   Asocio “Mou–te en bici” + Castell d'Aro’s station -

https://www.aevv-egwa.org/conference2010/ponencias/s5_1_emato_vvgirona.pdf