Hundertwasser - la arto de verda vojo

27/10/2011 20:33

Okaze de la 20-jariĝo de la muzeo pri la aŭstra pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser [fridensraiĥ hundertvasa] (1928-2000) ĉe KunstHaus Wien („Arto-domo Vieno”) estis malfermita ekspozicio titolita "Hundertwasser - la arto de verda vojo"  kiu ebligis persone ĝui la ideojn kaj viziojn de la artisto. Meze de la ekspozicio staris liaj artkampanjoj per kiuj li pledis por harmonia kunvivado de homoj kun la naturo.