Klimatkolapso

04/03/2012 15:07

Ĉu lastatempaj ekstremaj okazaĵoj okazintus se atmosfera karbondioksido restintus sur ĝia antaŭindustria nivelo? La konvena respondo estas "preskaŭ certe ne" - James Hansen - (transitionnetwork.org - transitionculture.org)

Temp' estas por ke Esperantianoj prioritatigu la temojn naturzorgado kaj kunagado en klimatprotekta politiko. Usona Esperantisto publikigas tutan artikolon pri tio : https://bulteno.esperanto-usa.org/2013/3/20-de_la_prezidanto.html 

Por protekti la klimaton, ni devas ĉi tie kaj nun fari aferojn kiujn eble nur post pli ol 50 jaroj povas esti de decida graveco por infanoj ja la alia flanko de la mondo. Tamen multaj reagas indiferente se ili mem ne estas rekte trafitaj. Kion faras vi ? Ĉu vi pretas forlasi vian propran komfortzonon ? Ĉu vi manĝas malpli da viandon ? ĉu vi malpli uzas aŭton ? Aŭtoj pli grandaj kaj pli multaj estas en multaj landoj zorgiga fenomeno. Ni ĉiuj respondecas kaj venos tago ke ni ne plu povos fari aliel ol pensi kaj agi malsimile de hodiaŭ. Grandaj landoj devos havi pli da atenton por la malfortaj landoj kiuj plejofte estas unue rekte trafitaj de la klimata varmiĝo, ĉar la sekvoj de la ŝanĝanta klimato estas precipe percepteblaj en la plej malriĉaj landoj (ekzemple Bangladeŝo, Ekvadoro, Etiopio). Tie kamparanoj perdas ilian agrikulturan teron kaj la aliron al akvo kaj ĉar ne plu estas veraj 'sezonoj' la rikoltoj fariĝas pli problememaj.

Ne certas cent elcente ke la ekstremaj verterfenomenoj estas ligitaj al la klimatŝanĝiĝo (aliaj faktoroj ja ankaŭ povus ludi rolon) sed ja certas multe pli la ekstremaj veterstatoj. Vere ne alloga estonto kiam en dek aŭ dudek jaroj, kiam ni estos kun pli ol ok miliardoj da teranoj kaj la produktado de manĝaĝoj kaj varoj renkontus problemojn.

Ĉu la klimatopinto en Durban fiaskis ?

La ekzistanta, leĝdeviga, Kioto-protokolo pludaŭros ĝis 2015 nur kun la eŭropaj landoj (respondecaj por nur 10% de la mondaj eligoj) , sen Japanio, Rusio kaj Kanado, Usono kaj gravaj kreskolandoj kiel ekzemple Hindio kaj Ĉinio, kiuj ne engaĝas sin por ‘deviga’ klimatkonvencio. Ĉiuj 193 landoj subskribis konsenton ke ili antaŭ 2015 volas krei libervolan juran kadron por efektivigi divigajn CO2-malpliigocelojn ekde 2020, por finfine, kvankam malfrue, estri la klimatvarmiĝon.

Pozitiva estas ke ekvojus verda helpfonduso por la evolulandoj. Eŭropaj landoj teknologie kunlaborus kun Brazilo, Ĉinio, Hindio, Meksiko, Suda Afriko por la malpliigo de karbonoksido. La venonta diplomatia kunveno pri la klimato estos en Kataro. Intertempe la Eŭropa Komisono prezentis raporton por enkonduki en la EU antaŭ 2050 'novan energiomodelon' por redukti la CO2-elĵeton kun minimume 80% (jes 80) ebligante stabiligi la energiokostojn post 2030 se la EU investas sufiĉe en daŭrigebla, senkarbona energiosistemo.

Intertempe senhalte timige kreskas la CO2-eligado jaron post jaro kaj oni alprokismaĝos verŝajne pluvarmiĝon ĝis 3°C, la kritika sojlo kiu provokus disastrojn kun sekvoj kiel manko de trinkavo, malsukcesontaj rikoltoj, inundoj kaj miljonoj da klimatrifuĝontoj. Kun pluvarmiĝo inter 3,5°C kaj 4°C la varmiĝo eĉ rapidiĝos kaj atingos nereverseblan turnopunkton. Nepre spektinda tiurilate estas la alvoko sur YouTube de mondfama ekonomo Jeremy Rifkin. Eble vi ankaŭ aŭkultu jenan kanzonon 'KATASTROFO', ĉar karmemora flandra kantisto Louis Neefs ĝuste per sia kanzono 'De wereld moet nog een eeuwigheid mee' (La mondo pludaŭru ankoraŭ eterne) jam antaŭ jardekoj rememorigis pri tiu grava tasko.

Restas dubinda kredi ke la klimatoproblemaro solviĝos nur per teoria argumentaro eĉ se 100% pruvita. En Siberio fakuloj importis boacojn kiuj enpaŝas la neĝon (plejstocena parko **, ruse: плейстоценовый парк) kaj kiu etskale montris ke tiele elbas stabiligi la degelon de la permafrosto* kiu kaŭzas metangasojn dudekoble pli fortaj ol CO2, do vera karbonbombo super grandega teritorio inter la nordoriento de Siberio ĝis Alasko !

Necesas precipe entuziasmigaj projektoj por renovigebla energio, por rearbigo kaj por pli bona akvomastrumado, kiuj kontraŭbatalas antaŭjuĝojn kiel la pretendo ke la lukto kontraŭ klimata ŝanĝiĝo estas ‘multekosta” en malsekuraj tempoj. Bonaj ekzemploj : mem kreskigi arbojn, lokaj komunumoj en malriĉaj landoj kun multe da spaco kiuj interŝanĝas arbojn kontraŭ “karbonkreditojn”, kiuj rajtigas ilin al konstrumaterialoj, nutraĵoj, aliro al instruado. Tiaj projektoj stimulas pozitive rilati al la klimatproblemaro samtempe plibonigante ilian vivkvaliton kaj kreante “arbo-entreprenemon”.

Ĉu ni restu skeptikaj ?

La sekvoj de la tutmonda varmiĝo influas multajn fakojn kaj klimatprotekto postulas klopodojn, kiuj laŭ diversaj vidpunktoj estas diverse taksataj. La espoloroj pri la tutmonda varmiĝo estas do rigardataj kritike, kaj diversaj flankoj riproĉas aŭ maltroigon aŭ troigon.

Laŭ la septikuloj ne estas pruvata ke la CO2-kresko estigos fortan klimatan varmiĝon aŭ kondukos al klimata katastrofo. Ili trovas ke politikistoj kaj influgrupoj devos rapide konscii ke la nuna klimata politiko troviĝas tute sur senelira vojo. La ellaso de CO2 ne estas la nura maniero laŭ kiu homoj influas la klimaton: estas ankaŭ aerosoloj, estas grunderozio, grandskala uzo de arta sterko, la rolo de fulgo, ...

Sciencistoj jam depost la sepdekaj jaroj (Klubo de Romo) avertas por la danĝeraj sekvoj de klimata ŝanĝiĝo kaj intertempe nenio estas aingita por redukti la forecejajn ellasojn. Pozitiva estas ke ekvojus verda helpfonduso por la evolulandoj. Eŭropaj landoj teknologie kunlaborus kun Brazilo, Ĉinio, Hindio, Meksiko, Suda Afriko por la malpliigo de karbonoksido. La venonta diplomatia kunveno pri la klimato estos en Kataro. Intertempe la Eŭropa Komisono prezentis raporton por enkonduki en la EU antaŭ 2050 'novan energiomodelon' por redukti la Pozitiva estas ke ekvojus verda helpfonduso por la evolulandoj. Eŭropaj landoj teknologie kunlaborus kun Brazilo, Ĉinio, Hindio, Meksiko, Suda Afriko por la malpliigo de karbonoksido. La venonta diplomatia kunveno pri la klimato estos en Kataro. Intertempe la Eŭropa Komisono prezentis raporton por enkonduki en la EU antaŭ 2050 'novan energiomodelon' por redukti la CO2-elĵeton kun minimume 80% (jes 80) ebligante stabiligi la energiokostojn post 2030 se la EU investas sufiĉe en daŭrigebla, senkarbona energiosistemo.-elĵeton kun minimume 80% (jes 80) ebligante stabiligi la energiokostojn post 2030 se la EU investas sufiĉe en daŭrigebla, senkarbona energiosistemo.-ellason, ne pro malpreteco de registaroj kaj dubosemantaj skeptikuloj, sed ĉar la komerco en ellasorajtoj estas tute sentaŭga por redukti la CO2-elĵetojn. CO2-politiko ne estas la sama kiel klimata politiko: adaptado al la ebla klimata efiko estas preferebla al CO2-reduktado (mildigo).

Se ni deziras draste redukti la CO2-elĵeton tiam necesas senprecedenca energia revolucio (legu: novajn malmultekostajn energioteknikojn kiuj liberigas malpli da karbondioksidon) ĉar ekzistantaj verdaj teknologioj (suno-energio, biomaso, vento-energio…) estas tute neadekvataj. Samtempe la tutmonda ekonomio devus malkarboniĝi pere de karbona imposto por la firmaoj kiuj produktas fosiliajn brulaĵojn. Tiu ĉi mono la registaroj tiam devus investi en energio-E&D*** dum ili mem ankaŭ fariĝu konsumantoj de tiuj ĉi novaj energiofontoj (Hartwell paper).

Necesos ankaŭ politika kaj socia konverto, ĉar intertempe imponaj establitaj interesoj jam ekzistas, laste sed ne balaste pro la multaj miliardoj kiuj jam cirkulas en la emisiokomerco. (fonto: ©Marcel Crok ‘De staat van het klimaat’ (La stato de la klimato), pg 275, climategate.nl, eldonisto Paradigma.nl)

* Permafrosto : daŭra frostita subtero, precipe en Rusio kaj Kanado.

** La celo de Plejstocena Parko estas rekrei la antikvajn tajgojn/tundroherbejojn kiuj estis ĝeneraligitaj en la regiono dum la lasta glaciepoko. La centra koncepto estas ke bestoj, pli ol temperaturo, konservis tiun ekosistemon.

*** Esploro kaj Disvolviĝo.

Eksteraj ligoj (Esperanto) :

Ni uzu naturon por protekti nin kontraŭ la klimata ŝanĝigo kaj inundado.

Klimata ŝanĝiĝo trafas araban mondon

UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko

Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj...

Suda afriko sub inundakvoj

Katastrofa situacio pro inundo en Pakistano

Tuvalo : antaŭen al senkarbona energio

Terura situacio pro inundoj en suda Brazilo

Brazilo kreas fonduson por protekti Amazonon

Riĉaj landoj helpu savi Amazonan arbaron

Gvatemalo sub stato de krizo pro inundoj

Gronlando degelas...