Ni plukonstruu kune kun EMS, libera kaj facila retkreilo

16/09/2011 20:00

Estas loko por vi en nia naturamika rethejmo. Ni plukonstruu ĝin kune. Se vi deziras kunlabori, petu permeson por rekte retredakti.

Ĉu vi sentas la bezonon povi komenci novan retejon rapide kaj sen multe da redundoj ? Ĉu vi volas ankaŭ havi la flekseblecon por uzi multajn kaj aktualajn funkciecojn kaj tio prefere sen cerbumi pri teknikaj aspektoj ? Tiu ĉi retejo estas povigata de la libera Enhav- Mastruma Sistemo EMS (angle CMS) WEBNODE.COM, sed ekzistas ankaŭ EMS sistemoj por multlingvigi retejojn kiaj 'Negeso.com' kaj kompreneble ankaŭ liberaj EMS-oj kun esperantigita interfaco : DRUPALO.ORG, PLONE kaj (JOOMLA). Pli da informoj pri senpagaj EMS-oj por Esperanto-grupoj ĉi tie. EMS ebligas al pluraj personoj kune redakti la enhavon pere de la hejmpaĝo mem.

La EMS 'WEBNODE' uzata por la paĝaro de Esperanta Naturamikaro permesas tuja redaktado sen kono de html-kodigo, sen instalado, sen programado ktp. Uzu ĝin ankaŭ se vi serĉas por via retejo la plej malkomplikan sistemon, tamen ne ordinaran, kies uzado iel similas al verkado per tekstprilaborilo. Prefere vi uzu ĝin en kombino kun ĉapeliga programeto kiel EK (nur sub Windows), Tajpilo (nur sub iMac) aŭ Unikoda Konvertilo por rete ĉapeligi viajn tekstojn eventuale eĉ per KUKOLO, eo-fasado antaŭ Google en via foliumilo, se vi bezonas ĉapeligi nur kelkajn unuopajn vortojn.