La ĝardeneto de la lernantoj

20/10/2011 22:09

En Côtes d'Armor, franca Bretonio, ekzistas lernejoj kie la lernantoj kreskigas arbojn kaj arbetojn en kreskigujoj fabrikitaj per malplenaj plastaj boteloj. En la tieaj modelaj lernejoj la greftitaj pomarboj de la lernantoj estas plantataj en iliaj hejmaj ĝardenoj. La lernantoj respondecas pri la plantoj kaj rakontas iliajn evoluon al siaj gepatroj.  Retpaĝoj por disvastigi :

  • 40 disponeblaj videoj, kiuj klarigas la laboron de la ĝardeneto de la lernantoj : https://gxardeneto.chez-alice.fr/fr/retfilmoj-1.html
  • Facebook-grupo : https://www.facebook.com/?ref=logo!#/group.php?gid=37108236337
  • Facebook paĝo : https://www.facebook.com/pages/P%C3%A9dagogie-et-environnement/103317736429815
  • Tiu ĉi mesaĝo originas de Emmanuel Rolland. Por pluaj demandoj, kontaktu lin rekte @ :  emmanuel.rolland3 (ĉe) orange.fr , tel. +33-(0)2.96.27.92.18 (franclingva)

Volonte ni aŭdus pri lernenoj en kiuj oni instruas la ILon Esperanto
ĉu ili havas ĝardenon de la lernantoj.
KIAL ?

  • La ĝemeligo inter ekzemple lernejoj el Francio kaj Burkina Faso montras riĉan sperton de malfermo sur la mondo, ĉar la celo estas permesi al la infanoj de la diversaj landoj krei ligojn de amikeco inter ili, starigi ponton inter la kontinentoj, sed ankaŭ kultivi sentojn de disdonado, de respekto kaj de aparteno al komuna estonteco. La ĝemeligo koncentriĝas sin ĉirkaŭ la temaro de edukado al medioprotektado en perspektivo de daŭripova disvolviĝo.
  • Pliaj informoj (france) : www.fleurdevie.over-blog.fr kaj sur
    https://www.reworld.com/jardin-potager-scolaire-et-jumelage-france-burkina-faso 

     
  • En tuta Francio dum la monato marto estas la tago de la ĝardeno de la lernantoj. Por ĉiuj ebla dokumentaro, idearo ktp bonvolu konsulti jenan retejon se vi komprenas la francan : https://www.jardinons-alecole.org/pages/infos00.php