2012 : verdtemaj tendaroj en Germanio

07/06/2012 20:58
  • De la 12-a ĝis 19-a de aŭgusto 2012 okazos Klimat- kaj Energio-tendaro en Lausitz (Germanio) landlima regiono apude de Ĉeĥio kaj Pollando, kie vivas malplimulto kiu parolas la 'sorban' lingvon.
  • Verdula tendaro en la orientgermana vilaĝo Jänschwalde , inter Cottbus kaj Guben. Antaŭvideble, partoprenado en la tendaro estos sufiĉe malmultekosta, kaj la etoso estas ege agrabla. La manĝaĵo kuirata estas vegetara/veg(etal)ana.
  • Ecotopia 2012 (aŭgusto) : regule konsultu https://www.ecotopia2012.org por detaloj.
    Vidu ankaŭ sub FERIOJ. Rilata temo : Ĉielarkaj renkontiĝoj.
Kontakto en Esperanto : Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl Fonto : TEJO AKTUALE