La estonteco de la biciklokulturo

08/10/2012 00:03

Ekde 2014 urboregiono Eindhoven havos daŭreblan biciklopadon iom simila al ‘greenway’ (verda vojo), direktita al  futurece orientata biciklado kiu nomiĝas ‘Slowlane’ (malrapida avenuo) kies karakterizoj estas i.a. jenaj :

  • 32 km longa en kolorita asfalto,
  • ĉefe ennoviga (energiŝpariga lumigado, informpaneloj ne nur kun destinoj, sed ankaŭ kun elektronika pluvoprediktado),
  • dudirekta, kvar metroj larĝa, kreante eblecojn por pli larĝaj veturiloj kiel flow, whike, solarbike (sunbiciklo) kaj velomobilo (legu la pdf-dokumenton en kiu vi trovos pliajn informojn).
  • maksimuma rapideco de 30km/h malgraŭ ke vetureblas 50km/h per tiaj futurecaj ‘bicikloj’
  • plej eble sendependa trako disde la alia trafiko kaj do sen malsana aero.
  • plejeble multe ‘senkonflikta’, ĉar sen vojkruciĝoj kun trafiklumoj kaj do trafiksekura (50% malpli da trafikmortintoj).

Legi pli sub verdaj vojoj en Nederlando.