Lingvoj kaj internaciaj kantkonkursoj

07/05/2015 20:30

Tiu ĉi dosiero estas subdividata en du sekcioj : EUROSONG kaj LIET, alternativa kantfestivalo.

Ĉu internaciaj kantkonkursoj estonte ankoraŭ povos profiligi sin sur ilia origina celo, nome helpi ekkoni kaj toleri aliajn kulturojn, muzikstilojn kaj lingvojn ? Oni povas sin demandi kiome la lingvo-elekto en kanzonoj influas la videblecon kaj vendeblecon de kanzonoj kaj sekve la kulturan kaj lingvan diversecon. Eble sufiĉe interesa temo por pritrakti en tiu ĉi rubriko. Tiucele necesas scii ion pri la du tute malsamaj kantokonkursoj : Eurosong - Eurovision de la chanson kaj LIET. Post informoj pri la lingvopolitika historio de Eurosong vi ekscios detalajn informojn pri la lingvouzo en tiuj konkursoj kaj pri la rilato inter Esperanto kaj tiuj kantkonkursoj. Ekde la jaro 1999 kantoj povas esti en ajna lingvo kaj ke dank’ al tiu ĉi lingva indulgo eblas kanti en eĉ ‘konstruita lingvo’.  Iuj esperantistoj jam profesie laboris por Eurosong-konkurso. Tion faris Leena Peisa (“Lenja" en la esperanta grupo Dolchamar) kiu kunludis kun gajninta grupo Lordi el Finnlando (2006) kaj Francis Soghomonian, kantverkisto de la  kanto ""Mer ashkharh ê" ("Estas nia Mondo") kiu partoprenis en la armenia antaŭselektado por la konkurso  Eurovision (2006). Li proponis al la bulgara Eurovision teamo la eblecon ke la kantistino rajtas uzi la Esperantan version de ŝia kanto, se ŝi volas. Ĉu Bulgario entute emus akcepti la ideon ke estonta grupo provu kanti (parte) en Esperanto tute ne certas, sed almenaŭ ĉiuj entuziasmuloj pri la konkurso rajtas respondi ilian demandarliston en kiu unu el la demandoj temas pri la elekto de lingvo(j) por estonta partopreno de Bulgario al Eurovision. Islanda kantisto, eksa kandidato al Eurovision-kantokonkurso, kantas en Esperanto la kanton "Gordjöss à esperanto" >

www.youtube.com/watch?v=6OkQA3G-lwA

 

 

EUROPEAN EUROVISION SONGCONTEST EUROSONG
CONCOURS EUROPEEN EUROVISION DE LA CHANSON


”If you want to be a big success you don’t perform in a small language”*
* ‘Kiam vi volas sukcesegon vi ne prezentu en malgranda lingvo’

 

Lingvopolitika historio de Eurosong
1956-1974 : deviga uzo de oficiala lingvo de partoprenanta lando

1975 : kantado en la angla escepte permesata, sed la kantado en la angla oftiĝis en posta periodo

1999 : nuligo de la deviga uzo de oficiala, nacia lingvo de partoprenanta lando, do kvankam kantoj povas esti en ajna lingvo oni escepte kantas en alia(j) lingvo(j) ol la angla (‘English only’) ! Spektantara nombro : pli ol unu miliardo !
Fonto :

Invented languages in music, a brief history
https://www.slate.com/blogs/browbeat/2011/11/29/invented_languages_in_music_a_brief_history.html)

La historio de la eŭropa kantkonkurso Eurosong montras ke libereco de lingvo povas facile evolui al preskaŭ nur anglalingva kantfestivalo pro komercaj celoj. Kiam tiu festivalo ekis en 1956 ĝi devigis ĉiun grupon kanti en sia propra lingvo, kaj tio kuntrenis ankaŭ prilingvajn diskutojn. Nederlando vidis antaŭ la jaro 1975 kiel Britio kaj Irlando gajnis la Eurosong-konkurson unu post la alian. La jaro 1975 samtempe estis ŝlosiljaro, ĉar en tiu jaro la angla lingvo estis escepte permesata. Rezulte de tio en 1976 Nederlando decidis ekkanti en la angla kaj gajnis. La nederlanda Esperanto junularo faris protestagadon distribuante pamfletojn kontraŭ la uzo de la angla fare de Nederlando dum la kantkonkurso. 

En 1999 la Eurosong organizantoj definitive nuligis la devigan uzon de la propra landlingvo kaj en la sama jaro Nederlando denove kantis angle, sed tamen ne gajnis. Kvankam do ne núr la angla lingvo ŝajne gajnigas, oni tamen povas konjekti ke la uzo de la angla helpas komerce.

Multaj partoprenantoj al Eurosong opinias ke oni ne kantu en malgranda lingvo se oni volas havi (legu : komercan) sukcesegon. Se artistoj dum Eurosong elektas kanti en la angla anstataŭ ilia nacia lingvo tio ĉi povus esti vidata kiel negado de ilia lingva identeco, sed multaj kantistoj kaj kantoverkistoj pravigas la kantadon en la angla kun la argumento ke ili ne deziras ekskludi iun ajn kaj ke ili volas grandigi la merkaton de iliaj kantoj al plej eble granda publiko kiu ekzemple volas iom kunfajfi la kanton kiam gajninta kanto fariĝas somera furorkanto. Tial ili tendencas konformiĝas al lingvoj kiuj komprenas pli da homoj.  

La Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso (https://eo.wikipedia.org/wiki/Junulara_Eŭrovido-Kantokonkurso), (oficiala angla nomo Junior Eurovision Song Contest), la kantokonkurso por infanoj kaj junuloj (8-15 jaroj) pli emas al lingva diverseco, eble pro malpli da komerca premo kaj limigita lingvokono de la partoprenantoj. (Fonto : Vikipedio – angla)
Ekde la jaro 1999 kantoj povas esti en ajna lingvo.

Rezulte de tio, multaj de la kantoj estas parte aŭ tute en la angla, sed ankaŭ dank’ al tiu ĉi lingva indulgo la belga Urban Trad kantis en 2003 "Sanomi", kanto kantita en ‘konstruita lingvo’. [1]  Montriĝis ke oni ne nur kantis en naciaj lingvoj, sed ankaŭ ekzemple en regionaj lingvoj kaj dialektoj, eĉ parte en la svahila (ekster-eŭropa lingvo) per la kanto de Norvegio (“Haba Haba”) ! En 2006 la nederlanda grupo Treble kantis "Amambanda", kiu estis parte en la angla kaj parte en fikcia lingvo. [1]  En 2008 alia kanto ("O Julissi") de la belga ensemblo Ihstar estis kantita denove en ‘artefarita lingvo’  [1] , fakte fikcia lingvo. En 2009 Ĉeĥio kantis parte en Romani, la lingvo de la Rom-ciganoj. La landoj kiuj uzis plej da  lingvoj en Eurosong-kanto estis Norvegio kaj Bulgario. En 1973 la grupo Bendik-singers, kiu reprezentis Norvegion per la kanto "Estas nur Ludo” estis ankaŭ en 11 lingvoj : en la angla kaj franca kun iom da kantotekstoj en la hispana, itala, nederlandana, germana, irlanda, serbokroata, hebrea, finna, sveda kaj norvega. En 2012, "Amo Senlima" la kanto reprezentante Bulgarion same havis kantotekston en 11 lingvoj : bulgare kun frazoj en la turka, greka, hispana, serbokroata, franca, romaa, itala, azerbajĝana, araba kaj angla lingvoj.

Post kiam Francio ne plu gajnis ekde 1977 kaj gajnis nulo punktojn en 2006 eĉ ĝi en la jaro 2008 akceptis forlasi la francan lingvon antaŭ monda spektantaro por kanti preskaŭ tute en angla lingvo post 52 jaroj da partoprenado en Eurosong.  Sekve de tio la Eurovision kantkonkurso provokis en Francio (kie multaj homoj ne volas esti reprezentataj per angla kanto), sed ankaŭ aliloke regule polemikojn inter konkurencantaj eŭropaj nacioj pri la nombro de partoprenantoj kiuj elektas kanti en la angla anstataŭ en iliaj indiĝenaj lingvoj.

Foje inventitaj lingvoj ĝuste ĉi tie konstruas pontojn.

Por ĉirkaŭiri tiujn prilingvajn polemikon la belga grupo Urban Trad decidis en 2003 kanti en sennoma lingvaĵo per la kanto “Sonami” kun kiu ĝi gajnis la duan lokon. De tiu kanto intertempe estis farita bela versio en Esperanto fare de Francis Soghomonian (vidu sube). Kvin jarojn poste (2008), alia belga grupo Ishtar volis daŭrigi sur tia vojo al sukceso, sed bedaŭrinde konstatis ke ‘falsa lingvo’ en si mem ne estas sufiĉe por gajni : Ishtar finis ja la 17a loko.

Esperanto kaj Eurosong

Ĝis nun Esperanto tute malĉeestis en la kantkonkurso mem, kvankam en la jaro 2006 gajnis la finna grupo Lordi kun la angla kanto ‘Hard Rock Hallelujah’ en kiu kunludis klavare esperantistino (Leena Peisa).  Ŝi ludas sub la pseŭdonimo "Awa" en la bando Lordi kaj sub "Lenja" en  la esperanta grupo Dolchamar.  Legu pli : Hardrok-haleluja nun en Esperanto, Libera Folio.

Se eblas kanti en iu ajn lingvo, eĉ falsa, imagita lingvo,  do eblus ke ekestos grupo kiu (parte) kantos en  dum Eurosong en Esperanto, vere ensocie funktianta artefarita lingvo, kiu intertempe evoluas kiel vivanta lingvo. Ne forgesu ke fama grupo Sighur Ros (Islando) jam kantis esperlande (angle esperlandic).  

Sur la retejo de Esperanto Lobby, la Esperanta Interesgrupo (https://esperantolobby.wordpress.com/2012/02/06/eurovision-song-contest/) legeblas anonco pri kampanjo por ke Esperanto akcepteblus en la Eurovision kantkonkurso, asertante ke la internacia lingvo Esperanto estus malpermesata kaj ke nur naciaj lingvoj povas esti uzataj en la konkurso. Sciante ke la regularo jam ekde 1999 teorie ja ĝuste ne malpermesas iun ajn lingvon la efikeco de tiu kampanjo estas dubinda ! Jen ligo al la koncerna artikolo 1.2.2.d legebla en jena elŝutebla pdf-dokumento : https://www.eurovision.tv/upload/press-downloads/2012/ESC_2012_public_version_Rules_ENG.pdf

ESPERANTO TEMO DUM AZIA VERSIO DE EUROVIZIO KANTKONKURSO

Ĉarma kanzono dediĉita al Esperanto en la ĉefurbo de Japanio. Estus interese meti subtitolojn al la filmo. Almenaû iu japano bonvolu fari resumon de la teksto.

 

Ĉu iu Esperanto-asocio jam petis ĉu kantado en Esperanto
ankaŭ akcepteblus kondiĉe ke iu lando volus proponi
grupon kiu volus kanti en Esperanto ?

Kiel partopreni vi legos en tiu ĉi dokumento (angle) :

https://www.eurovision.tv/page/how-can-i-take-part

Francis Soghomonian (https://www.dailymotion.com/fsoghomonian#video=x2d73a), profesia kantverkisto de la kanto ""Mer ashkharh ê" ("Estas nia Mondo") kiu partoprenis en la armenia antaŭselektado por la konkurso Eurovision 2006 (kun paroloj en lingvoj franca, esperanta kaj armena), kantis la Esperantlingvan version de Sanomi (“MI KAJ VI” - EKK 2003 de Belgio)  dum la samjara UK en Svedio.

Sur YouTube troviĝas ankaŭ versio en Esperanto de la finna kanto “Aava” (EKK1998)

Do you want to hear a Eurovision song in Esperanto? Listen to this:
https://radioverda.com/storage/post/auxdu_gxin.mp3

Tradukoj de Eurosong-kantoj en Esperanto

  1. "Ein bisschen frieden" (‘iom da paco’), la gajninta germana kanto dum la Eurovision 1982 de Nicole kies komponisto estis Ralph Siegel : https://kantaro.ikso.net/iom%20da%20paco
     
  2. "Molitva" (Gajninto Eurovision  2007) : https://www.youtube.com/watch?v=JW6WqA49kBk
     
  3. Et s'il fallait le faire” (“Kaj se endus fari tion”) de Patricia Kaas (Francio, Eurovision 2009): www.patriciakaas,net/eurovision2009 post la enirado venos paĝo sur kiu troviĝas i.a. la vorto PAROLES > klaku sur ĝi kaj elektu el la listo ESPERANTO aŭ rekte al la teksto en Esperanto pere de jena retejo https://lyricstranslate.com/en/et-s039il-fallait-le-faire-kaj-se-endus-fari-tion.html
    Vikipedio pri Patricia Kaas : https://eo.wikipedia.org/wiki/Patricia_Kaas
     
  4. “Love unlimited” (Bulgario, Eurovisio en 2012). Esperantista kantverkisto Francis Soghomonian proponis al Sofi Marinova, la bulgara kun ciganaj radikoj tradukon en Esperanto (“Amo senlima”) :  https://www.escradio.com/2012/04/sofi-marinova-to-perform-love-unlimited-for-bulgaria/comment-page-1/#comment-33693

Ĉu Bulgario akceptus subteni la ideon de kanto (parte) en Esperanto ?

Jen alvoko de Bulgario al Eurosong entuziasmuloj por peti helpon ĉar Bulgario sukcesis nur unufoje partopreni depost la lando en 2005 komencis kunkonkursi. La demandaro estas nur en la angla. (ĉu eble ĉar oni scipovas komuniki nur en la angla ?). Precipe interesa estas la demando 5 : ‘Kiun lingvon bulgariaj partorprenantoj uzu por kanti dum la Eurovision kantkonkurso ?’

Bulgarian public broadcaster BNT, along with eurovision-bg.com and OGAE Bulgaria are calling your help for 2013 as a Eurovision fan. Bulgaria seeks an answer to the question why it only managed to qualify for the Eurovision final once since their debut in 2005. You can find all the questions on https://www.esctoday.com/?p=36690. E-mail your answers to eurovisionbg@mail.bg  Especially question 5 is an interesting one :

Which language should Bulgarian entries to the Eurovision Song Contest be performed in?

a.) Bulgarian;

b.) English;

c.) Bilingual combination of Bulgarian and English;  (kial tuja sugesto de la angla ?)

d.) Other; (ebla propono : dulingva, bulgara kaj Esperanto)

 

Ligiloj EUROSONG :
 

[1] diversaj vikipediaj paĝoj tiurilataj (https://en.wikipedia.org/wiki/Rules_of_the_Eurovision_Song_Contest tre konfuze parolas foje pri  “artefarita lingvo’, foje pri ‘konstruita lingvo’ aŭ foje pri  “inventita lingvo”, tie kie fakte temas pri imagita lingvo, sen gramatiko, vortaro ktp 

La "artefaritaj lingvoj" sur Eurovision kantkonkurso ne estas fakte lingvoj, sed simple hazardaj riveretoj de vortoj. Ekzemple, la belga kanto "O Julissi " konsistas el vortoj de ukraina folklora kanto "Oj u lisi na jalyni". Veraj *artefaritaj* lingvoj, kiel Esperanto, ne estis ankoraŭ uzitaj dum la kantkonkurso, sed tio povus ŝanĝi.
 

[2] Vikipedio (Esperanto) : https://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭrovido-Kantokonkurso
 

[3] Plurlinga teksto kritikante la modan uzon de lingvo por komercaj celoj Reage al la evoluo de la kantofestivalo Eurovision, legebla sur https://www.ipernity.com/blog/32070/66824

 

“La ekonomie potencaj lingvoj estas ĉiam tiuj kiuj gajnas. Do vi povas pensi ke estas peniga lukto aŭ kondamnita al malsukceso ĉar, kiel en naturo, la leĝoj de natura elekto aplikigxas ankaŭ en kulturo, sed homoj ja havas la potencon malakcepti homogenigon se ili deziras”

Chris Moseley, Australia lingvisto kaj kuneldonisto de
“Atlaso de la endangxeritaj lingvoj en la mondo”


Moseley, Christopher (ed.). 2010. Atlas of the World’s Languages in Danger, 3rd edn. Paris, UNESCO Publishing.
Online version: https://www.unesco.org/culture/en/endangeredlanguages/atlas

 

LIET - alternativa Eurosong-festivalo



“La ĉefa celo de LIET Internacia estas antaŭenigi lingvan diversecon”.

 

Liet International estas la nura kantkonkurso kiu volas doni formumon al nuntempaj kantistoj kaj grupoj kiuj kantas en aliaj lingvoj ol la angla, por multaj, junuloj kaj radioelsendistoj la preferata muziklingvo. Tamen ekzistas tiom multe da alia muziko ol tiu ke la naciaj radiostacioj ofertas al la publiko.

 

Lingvopolitika historio de LIET :

2002 kaj poste : multlingva alternativo al Eurosong kaj malpermeso kanti en la angla kun la celo doni amasmedian atenton al malgrandaj, regionaj, malplimultaj kaj malpli konataj lingvoj.

La grupoj partoprenantaj en LIET havas tute malsaman alproksimiĝon. Ili ja faras tute la kontraŭon de la grupoj partoprenantaj en Eurosong-konkurso : ili konscie elektas ludi por la bonfarto de la muziko kaj por ilia propra publiko, iel ĉar ĝi signifas ian emancipacion.

Komunikado en malgrandaj lingvoj ekipas homojn por la moderna mondo instiganta malfermitecon al diverseco kaj kapablecon por multlingveco en kontrasto al komunikado en superrega lingvo instiganta al pli da homogenigo kun neniuj tradukoj en aliaj lingvoj. La ideo de LIET disvastiĝis al Rusio kie oni intencas disvolviĝi kantkonkurson por ĉiuj 180 lingvaj malplimultoj de la Rusa Federacio.

Liet Internacia estis konceptita kaj disvolvita en Frieslando, provinco de Nederlando, fare de la Liet Fundaĵo en la jaro 2002. En 2014, LIET okazos en Umeå (Svedio), la unua fojo ke eŭropa ĉefurbo de kulturo gastigos la feston. Ĉiuj muzikaj stiloj kaj nacioj estos allasataj. Liet Internacia estas la nura konkurso por kantoj kantataj en eŭropaj lingvoj kiuj troviĝas en la kategorio 'malpli uzata, regiona aŭ malplimulta' . Ĝi estas unu el la raraj eventoj direktitaj al la antaŭenigo de tiaj lingvoj kiu allogas larĝan spektantaron. Tamen la LIET-konkursa regularo NE allasas kantojn en 'artefaritaj lingvoj' *. Por pli da informoj: www.liet.nl Por registri partoprenon en la konkurso, kontaktu Stichting Liet International, Blokhuisplein 40, NL-8911 LJ Leeuwarden (Nederlando) – e-poŝto: Lietint@gmail.com

* Rules of the contest are clear; songs must be in one of the 82 tongues, recognised in the European Charter for Regional or Minority Languages. Obviously English, Spanish, French, Italian etc. are forbidden. The charter defines regional or minority languages as “those traditionally used by part of the population in a state, but which are not official state language dialects, migrant languages or artificially created languages”. Fonto : https://escwebs.net/2012/12/02/blog-liet-international-alternative-eurovision-where-english-is-prohibited/

Traduko al Esperanto Reguloj de la konkurso estas klaraj; kantoj devas esti en unu el la 82 lingvoj, agnoskitaj en la Eŭropa Ĉarto por Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj. Evidente la angla, hispana, franca, itala ktp estas malpermesitaj. La ĉarto difinas regionajn aŭ minoritatajn lingvojn kiel "tiujn tradicie uzatajn de parto de la loĝantaro en ŝtato, sed kiuj ne estas oficialaj ŝtatlingvaj dialektoj, migrantaj lingvoj aŭ artefarite kreitaj lingvoj".

 

Ligiloj LIET :

Videoj : https://www.liet.nl/internationaal/media/videos/  

Fotoj : https://www.liet.nl/internationaal/media/galerie/

Gajnintoj LIED dum pasintaj jaroj : https://www.liet.nl/en/internationaal/programma/line-up    

Impresoj de LIET Festivalo dum la periodo 2004-2006 :

 

Liet estas ankaŭ akiva sur YouTube ekzemple Sámi grupo Rolffa de Karasjokk, Norvegio, kiu kantas 'Gulatgo Mu' dum Liet 2011 :

 

 

AMKANTOJ EN MULTAJ LINGVOJ, INKLUZIVE EN ESPERANTO (komenco je 7.43')