MIGRADO KAJ ESPERANTO JULIE 2013 EN LA FRANCAJ VOGEZOJ

28/02/2013 22:37


  #e  #eo    #esperanto  
Olivier BUISSON estas laŭprofesie mezmontara gvidisto ("Accompagnateur en Moyennne Montagne") kaj nun proponas migradojn en montaro por sportemaj homoj kun sufiĉa kompreno de Esperanto.
La venonta migrado okazos de la lundo 1a ĝis la vendredo 5a de julio 2013 en montaro Vosges (Vogezoj). La publiko celata estas larĝa tiom sporte kiom lingve. Sporte, oni normale estu kapabla, povi iri distancon de maksimume 18 km kun altodiferenco de 800 m sed la fina programo estos adaptita al la publiko kaj vetero. Ĉiel, kaze de bezono, ĉiutage eblas ripozi en la gastejo, por tiu kiu sentus sin tro laca. Lingve, ĉiuj kiuj havas sufiĉan komprenon de Esperanto estas bonvenaj. Mi instruas nian lingvon per rekta metodo al progresantoj en la loka klubo kaj scias ke tuta semajno en Esperanto plej bone efikas por progresi.
Atentu ke la maksimuma nombro de partoprenantoj estu 12 pro sekurecaj, leĝaj kaj bon-etosaj kialoj. Ĉiujn detalojn (aliĝilon ktp) petu al li : obuisson ĉe live.fr, retejo : http://vojaghoensudameriko.en-escale.com/ 

FALDFOLIO PRI  VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)pdf(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.

Kial PDF-legilon de Nuance  por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.

LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON  

RETRADIO (INDEKSO)

AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID

KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM

ESPERANTO-PODKASTOJ

http://www.podkasto.net/

 AŬ KLAKU SUBE POR

RADIO Esperanto F.R.E.I.

Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)

Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?

Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.

 

 

La Tero nia Hejmo

La listo estas malplena

Kontaktu!

ESPERANTA NATURAMIKARO (ENa) Ricardo de la Vega 14,
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU)
Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net

Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.

Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.