Akvo estas vivo - kalkulu vian akvosignon !

04/03/2012 14:57

Estas 7 miliardojn da homoj nutrendajn sur la planedo hodiaŭ kaj 2 pliajn miliardojn supozeble aliĝos en 2050. Ĉar la tutmonda loĝantaro triobliĝis en la pasinta jarcento, akva uzo pliiĝis sesoble kaj la kvalito de akvaj rimedoj degeneris pro homaj aktivecoj kiel pro troa uzo de agrikulturorilataj kemiaĵoj kaj la liberigo de nepurigitaj kloakaj kaj uzitaj, industriaj akvoj.

Miliardoj da homoj en la mondo jam vivas en stato de kronika malsato, sed nun ankaŭ senprecedenca premo metiĝas sur la freŝakvaj rimedoj pro kreskanta ekonomia disvolviĝo kaj malbona akvomastrumado.

Statistiko diras ke ĉiu de ni trinkas inter 2 kaj 4 litroj da akvo ĉiutage. Tamen plejparto de la akvo kiun ni ‘trinkas' estas integrita en la nutraĵo kiun ni manĝas : produkti 1 kilogramon da bovaĵo ekzemple konsumas 15000 litrojn da akvo dum 1 kilogramo da tritiko 'for-trinkas’ 1500 litrojn.

La Tero estas nia Hejmo

* Movado Sen Nomo estas flandra asocio (BE, EU) kiu eldonas ankaŭ en Esperanto sloganojn kiuj alvokas nin por plibonigi la mondon.

En Flandra proverbo tekstas : "Hundo ne malpurigas sian propran neston". Iom simila, hebrea proverbo diras : "Ne ĵetu ŝtonon en la puton el kiu vi trinkas". Sed kion faras la homoj ? Ili malpurigas la akvon, la aeron, la grundon kaj eĉ la kosmon, distordas la naturajn ekvilibrojn kaj kaŭzas la formorton de besto- kaj plantospecioj.

La oceanoj

En la oceanoj flosas gigantaj ruboplasto-insuloj, la akvo de multaj riveroj eĉ ne plu taŭgas por naĝado, polvo kaj fi-gasoj venenigas la aeron. Ĉio tio por la 'progreso de la homaro'. La sola eliro estas pli sobra vivmaniero, kun respekto al aliaj vivaĵoj kaj eĉ nevivaĵoj.
Okupiĝante pri la kresko de la loĝantaro kaj certigante aliron al nutroriĉa manĝaĵo por ĉiuj postulas serion de agadoj al kiuj ĉiuj el ni povas kunhelpi :

  • konsumu malpli da akvo-intensajn produktojn (i.e.viandon);
  • reduktu la skandalan nutraĵo-malŝparadon : 30% de la nutraĵoj produktitaj tutmonde neniam estas manĝataj;
  • produktu pli da manĝaĵoj de pli bona kvalito kun malpli da akvo;
  • sekvu pli sanan dieton.

        Ankaŭ konsultu sub AMIKAJ RETEJOJ (maldekstra kolumno sur la enirpaĝo) la retejon Akvaŭcio de Joseph Orszagh.
 

-------------------
Akvopiedsigno : Apud la ekologia piedsigno estas ankaŭ la akva piedsigno. La akvopiedsigno estas indikilo por nia akva konsumo. Ĝi ne nur konsideras la kranakvon, sed ankaŭ kun la akvo kiu estas necesa por la produktado de nia nutraĵoj kaj vestaĵoj. Tiu uzado estas multe pli alta. Tiel oni bezonas ekzemple por unu kilogramo da viando mezume 16000 litrojn da akvo. Sur la anglalingva retejo www.waterfootprint.org vi povas kalkuli kioma estas via akvo-piedsigno.