Nauro, insulnacio kiu elreviĝis !

24/10/2011 21:50

Nauro, insulnacio kiu elreviĝis !
 

“Ekamawir Omo” aŭ bonvenon en ‘dorerin naoero’ kiel nomiĝas la indiĝena lingvo de Nauro (aŭ ‘Naoero’ naurlingve), kiu apud la angla estas la dua oficiala lingvo, speco de polinezia lingvo nur parolata sur tiu insulo.  Ĉu vi sciis ke Nauro estas la plej malgranda respubliko de la mondo kaj ne havas ĉefurbon ? Nauro estas insula nacio sur atolo en mikronezio, insularo oriente de Papuo Nov Gvineo, kiu estas kun proks. 10.000 enloĝantoj, tropika klimato kaj nur 30km longa marbordo unu el la plej malgrandaj nacioj surtere. Tamen ĝi estis portempe ankaŭ la plej riĉa lando de la mondo pro la sulfatminado kiu komencis en la 20a jc !  Nuntempe Nauro estas kvazaŭ detruiita kaj ruinigita ŝtato. Tial la pejzaĵo de Nauro plejparte similas al tiu sur la luno (http://fr.wikipedia.org/wiki/Fichier:Mined_areas_Nauru-fr.svg). Nauranoj dum kelkaj jardekoj (inter la jaro de sendependiĝo 1968 kaj komence de la 90a jaroj kiam la minejoj elĉerpiĝis) fariĝis riĉegaj, sed ankaŭ malsanaj pro la fakto ke ili adoptis okcidentan vivstilon : 95% da ili tro pezas kaj la lando estas monda rekordulo de diabetuloj. Ĉar la Nauranoj elspezis sen kalkuli kaj la minejoj ne plu alportis monon la ŝtato volis vendi la insulon kaj lasis tie sin instali centojn da bankoj en la espero ke fiska paradizo savos la situacion, sed tio ne okazis kaj Nauro fariĝis unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo kaj ludonas sian teritorion al Aŭstralio kiu tien povas eksporti rifuĝintojn.

Ekologia disastro, ekonomia bankroto, kronikaj malsanoj, konsumismego estas ĝia historio sed ankaŭ la nia : ĝi montras ke eĉ revo pri prospero povas jam en mallonga tempo koŝmaro se oni ne respektas iun ajn leĝon de daŭrigebla vivo. La franca sendependa enketoĵurnalisto Luc Folliet gajnis premion per lia libreto ‘Nauru, l’île dévastée – comment la civilisation capitaliste a détruit le pays le plus riche du monde’ (Nauro, la detruita insulo – kiel la kapitalista civilizacio detruis la plej riĉan landon de la mondo), eld. La Découverte (2009).

Nun la insulo konscias pri sia historio kaj kvankam la insulo ne plu posedas belan naturon krom je la marbordoj, tamen ĝi lastatempe ekkomencas altiri turistojn, ofte skafandroj kiuj venas pro la belegaj koralrifoj.
Nauro turismo, oficiala retejo : www.discovernauru.com   Ekde 2006 la nauroa registaro ellaboris por la periodo ĝis 2025 nacian daŭrigeblan evolustrategion kaj rekonas ke la restaŭro de la loka flaŭro, arbaro estas nacia prioritato.   Registara retejo : http://www.naurugov.nr/

Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Nauro  + http://fr.wikipedia.org/wiki/Portail:Nauru  (france)
 

FALDFOLIO PRI  VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)pdf(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.

Kial PDF-legilon de Nuance  por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.

LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON  

RETRADIO (INDEKSO)

AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID

KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM

ESPERANTO-PODKASTOJ

http://www.podkasto.net/

 AŬ KLAKU SUBE POR

RADIO Esperanto F.R.E.I.

Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)

Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?

Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.

 

 

La Tero nia Hejmo

La listo estas malplena

Kontaktu!

ESPERANTA NATURAMIKARO (ENa) Ricardo de la Vega 14,
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU)
Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net

Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.

Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.