Nauro, insulnacio kiu elreviĝis !

24/10/2011 21:50

Nauro, insulnacio kiu elreviĝis !
 

“Ekamawir Omo” aŭ bonvenon en ‘dorerin naoero’ kiel nomiĝas la indiĝena lingvo de Nauro (aŭ ‘Naoero’ naurlingve), kiu apud la angla estas la dua oficiala lingvo, speco de polinezia lingvo nur parolata sur tiu insulo.  Ĉu vi sciis ke Nauro estas la plej malgranda respubliko de la mondo kaj ne havas ĉefurbon ? Nauro estas insula nacio sur atolo en mikronezio, insularo oriente de Papuo Nov Gvineo, kiu estas kun proks. 10.000 enloĝantoj, tropika klimato kaj nur 30km longa marbordo unu el la plej malgrandaj nacioj surtere. Tamen ĝi estis portempe ankaŭ la plej riĉa lando de la mondo pro la sulfatminado kiu komencis en la 20a jc !  Nuntempe Nauro estas kvazaŭ detruiita kaj ruinigita ŝtato. Tial la pejzaĵo de Nauro plejparte similas al tiu sur la luno (https://fr.wikipedia.org/wiki/Fichier:Mined_areas_Nauru-fr.svg). Nauranoj dum kelkaj jardekoj (inter la jaro de sendependiĝo 1968 kaj komence de la 90a jaroj kiam la minejoj elĉerpiĝis) fariĝis riĉegaj, sed ankaŭ malsanaj pro la fakto ke ili adoptis okcidentan vivstilon : 95% da ili tro pezas kaj la lando estas monda rekordulo de diabetuloj. Ĉar la Nauranoj elspezis sen kalkuli kaj la minejoj ne plu alportis monon la ŝtato volis vendi la insulon kaj lasis tie sin instali centojn da bankoj en la espero ke fiska paradizo savos la situacion, sed tio ne okazis kaj Nauro fariĝis unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo kaj ludonas sian teritorion al Aŭstralio kiu tien povas eksporti rifuĝintojn.

Ekologia disastro, ekonomia bankroto, kronikaj malsanoj, konsumismego estas ĝia historio sed ankaŭ la nia : ĝi montras ke eĉ revo pri prospero povas jam en mallonga tempo koŝmaro se oni ne respektas iun ajn leĝon de daŭrigebla vivo. La franca sendependa enketoĵurnalisto Luc Folliet gajnis premion per lia libreto ‘Nauru, l’île dévastée – comment la civilisation capitaliste a détruit le pays le plus riche du monde’ (Nauro, la detruita insulo – kiel la kapitalista civilizacio detruis la plej riĉan landon de la mondo), eld. La Découverte (2009).

Nun la insulo konscias pri sia historio kaj kvankam la insulo ne plu posedas belan naturon krom je la marbordoj, tamen ĝi lastatempe ekkomencas altiri turistojn, ofte skafandroj kiuj venas pro la belegaj koralrifoj.
Nauro turismo, oficiala retejo : www.discovernauru.com   Ekde 2006 la nauroa registaro ellaboris por la periodo ĝis 2025 nacian daŭrigeblan evolustrategion kaj rekonas ke la restaŭro de la loka flaŭro, arbaro estas nacia prioritato.   Registara retejo : https://www.naurugov.nr/

Vikipedio : https://eo.wikipedia.org/wiki/Nauro  + https://fr.wikipedia.org/wiki/Portail:Nauru  (france)