Nepalo - malmulte konata sukcesorakonto.

01/11/2011 22:20

 

 

Nepalo - malmulte konata sukcesorakonto.

Lokaj vilaĝokomunumoj en la Himalja montaro prenis antaŭ 20 jaroj la iniciaton rearbarigi kalvajn montarflankojn. La praarbaro kiu antaŭe kovris la flankojn malaperis malrapide dum la lasta epoko sub la premo de kreskanta loĝantaro, komercaj eksploatoj kaj malbona adminstrado. La vilaĝoloĝantoj asociiĝis en tn. arbaro-uzogrupoj, semis semaĵojn kaj faris regulojn rilate al la administrado kaj protekto de la socioarbaroj. Intertempe novaj arbokultivejoj ekestis, arbaroj inventariĝis kaj oni organizis diversajn trejnadojn en arbaro-administrado. Nuntempe jam pli ol 12000 arbaro-uzogrupoj ekzistas. Tio signifas ke Nepalo estas monda ĉampiono en la engaĝigo de lokaj komunumoj por protekti kaj administri arbarojn. Tio estas malmulte konata sukcesorakonto. (fonto : flandra revuo por arbaramantoj).

Inverse Brazilo montriĝus sur la malbona vojo permesante pli kaj pli la 'senbridan' nedaŭrigeblan espluatadon de la tropika arbaro kontraŭ kio unue protestis la kajapo-indianojn (www.battle4life.com).