Nova verda vojo inter La Flèche kaj Baugé proksime de Kastelo Greziljono

02/01/2018 22:10

Ĉu bicikla, piedira ekskurso vin allogas? Ankaŭ ĉevalŝatantoj estas bonvenaj.
Malnova, ne plu uzata fervoja trako de 40km estos transformata en ‘verdan vojon’ sur pli ol 20 km por ke vi promenu, biciklu, rultabulu en trankvila, natura kadro kiu pasas je la kastelo Greziljono, grava kulturejo en Esperantio. Pere de sendependa vojo sur malnova trajnlinio kiu ligas Baugé al la Flèche kaj poste al Lude vi povos malkovri la regionon. Aldone estas buklo-itineroj por biciklantoj kiuj permesas aprezi la riĉecon de apudaj vilaĝoj aŭ la kalmon de la arbaro. Tuta turista infrastrukturo instaliĝos i.a. biciklopruntejoj kaj –reparejoj, gastigejoj.

Por vidi mapon de ĉiuj ĉefaj biciklaj vojoj (ankaŭ verdaj vojoj) en Francio, vidu ĉi tie.

Kontaktu  VOIE VERTE LA FLECHE-BAUGÉ, Office de Tourisme du Baugeois, BP 56, FR-49150 BAUGE,

Tel.: 02.41.89.18.07, Fakso: 02.41.89.04.43,

Retpoŝto: tourisme.bauge@wanadoo.fr
Bildoj: https://www.tourisme-bauge.com/sports-loisirs/fiche.php?nom=138-la-voie-verte

Kiel atingi Baugé ?

Ekde aviadilejo (Aéroport) Angers Loire Métropole : 20km
Autoroute (aŭtovojo) je 20km de A11/A85
Surlokaj vojoj : route nationale D766/route départementale D398
Publika transporto : Komplika, precipe semajnfine.

Komence veturu per trajno aŭ aŭtobuso ĝis la urbo Angers, Le Mans  Saumur. ATENTU ! Nepre konsultu la retejon de Esperantista Kastelo Greziljono - Kiel alveni por aktualigitaj kaj detalaj instruaj informoj !