OS-HOUSE - ĉu ideofonto por daŭrigebla konstruado en Afriko ?

27/10/2011 22:27

Ĉu OS-HOUSE povus esti ideofonto por daŭripova konstruado de lernejoj en Afriko kie oni instruas Esperanton ?

www.os-house.org ofertas senpage sciojn al ĉiuj en la mondo, tiel ke oni estas malpli depende de la merkato kaj krome ĝi stimulas la lokan ekonomion. Kun la 8 liberaj (angle 'open source') principoj kiel komunan lingvon, nekredeble teknika kaj kreema diverseco de dizajnoj estis kolektita en la platformo OS-HOUSE. La konstru-elementoj estas surbaze de lokaj materialoj kaj por la loka klimato, eĉ domoj faritaj de plastikaj boteloj. Ĉiuj desegnoj estas SENPAGE haveblaj kaj adapteblaj al la lokaj cirkonstancoj. Plibonigita dizajno oni alŝuti denove al la platformo 'Open Source House Platform' (necesas ensaluti por tio). La projekton iniciatis juna nederlanda arkitekto Vincent van der Meulen kiu nun kunlaboras kun Enviu (www.enviu.org), grupiĝo de novigemuloj en daŭripoveco kiu klopodas transformi ies ideojn en komercon.

Internacia konkurso

3100 artkitektoj kaj 45 skipoj el 45 landoj partoprenis konkurson kaj la unuan premion iris al arktiktura projekto por Ganao kiun oni konstruos kun la helpo de loka konstrufirmao kaj la fonduso 'Bouwen' (Konstrui) el Nederlando. Jen filmeton pri la projekto en Ganao : https://www.youtube.com/watch?v=Lww-G-Et2dQ&feature=player_embedded

En venontaj jaroj os-house denove organizos konkurson kaj testprojektojn por stimuli lokajn junajn entreprenistojn kaj aliajn partnerojn ekagi por pli da daŭrigeblajn kaj pageblajn konstruaĵojn adaptatajn al la lokaj cirkonstancoj. Ilia celo estas realigi pli ol 100.000 OS-domojn antaŭ la jaro 2020.

Videoj kaj informoj troviĝas sur la retejo de os-house (en la angla kaj en la hispana, ankoraŭ ne en Esperanto, sed tio povus veni se afrikanoj proponu tion al info@os-house.org aŭ pere de prof. Instiful de la universitato de scienco kaj teknologio de Kwame Nkrumaj en Kumasi (Ganao). Sur la sama adreso eblas aboni (angle) du novaĵleterojn (os-house kaj Enviu)

Jen inspiran filmeton :
https://www.os-house.org/english/os-house/design+competition/Winners+Open+Source+House+competition