PROMENI TRA NATURO KAJ VIKIPEDIO

15/03/2013 20:16

Kie ? Bouresse, Francio

Kiam ? 12-17 aŭgusto 2013
 Tiu staĝo havos du aspektojn :
 -Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn;
 -Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn kiujn eventuale oni provos plibonigi. Venu do bone ekipite ŝue, vestaĵe, kaj komputile. 
Gvidanto Alain Favre, fungologo.

Claude Nourmont
Retadreso: informoj @ kvinpetalo.org (forigu la spacojn)
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314
Retejo: https://kvinpetalo.org/