Rekomendo por lingva diverseco en la fina deklaro por UN-konferenco RIO+20

23/06/2012 21:40

La fina deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj cele al la UN-konferenco RIO+20 okazonta inter 20-22 junio 2012,  enhavas multajn rekomendojn, kiuj estu konsiderataj tie. En Bonn la reprezentantoj de UEA sukcesis akceptigi plurajn erojn en la fina deklaro, kies unua versio diris nenion pri la lingva dimensio de daŭripova evoluo. Eĉ la nura vorto "lingvo" ne estis menciita en la unua versio, sed dank’ al la delegacio de UEA la graveco de lingvoj kaj lingva diverseco estas menciitaj plurfoje en la fina versio. Fundamente gravaj estas ĝia konstato, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj la sekva alineo:

Ni alvokas por respekto al kaj inkluzivigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.

La teksto estas alirebla en la oficialaj lingvoj de UN per:

https://www.un.org/wcm/content/site/dpingorelations/home/announcements

Gazetaraj Komunikoj de UEA raportis pri la Bonna konferenco en n-roj 426 kaj 428. Fonto TEJO-Aktuale, numero numero 312, 2012-04-27