Renkontiĝo kun la historio - Esperanta filmeto en konkurso de filmetoj por Rio+20 konferenco (junio 2012)

10/06/2012 21:13

Jen video farita de skipo de brazilanoj (en kiu Rafaelo aktoris) por konkurso de filmetoj por Rio+20. Nur TRI filmoj estos elektitaj de la publiko por la finalo, kiam koalicio de pluraj NROj kaj kelkaj aktivuloj pri medioprotektado voĉdonos por elekti la venkonton, kiu parolos al ŝtatestroj. Se Rafaelo venkos, li parolos al ili en la lingvo Esperanto.
La video ne temas nur pri Esperanto, ĉar la temo de tiu konkurso estas tute alia, sed se esperantistoj amase voĉdonos por tiu video, gravuloj pliserioze traktos Esperanton, do, gravas ke la esperantistaro klopodu disvastigi tiun filmeton kaj voĉdoni por ĝi.
Gravas mencii ke por voĉdoni necesas klaki sur la steleto, se oni klakas sur butono de Facebook tio ne validas kiel voĉdono. Rafaelo rimarkis ke la plejmulto de la esperantistoj al kiuj li petis voĉdonojn ne rimarkis tion kaj ne voĉdonis, nur ŝatis. Se la filmeto ne estas rekte alirebla vi klaku sur "VOTE" (sube de lingvoj EN ES FR PT) kaj en la serĉloko metu esperanto). Poste vi povas voĉdoni tuj kiam vi havas Facebook konton. Se ne vi unue registru sur la retejo datewitĥistorty.

Unue klopodu rekte iri al filmeto  (https://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/10950) aŭ rigardu unue ĉi sube  :

Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo. La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20", en kiu ĉeestos ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de
NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron, ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.

Fonto : TEJO-Aktuale, numero 312, 2012-04-27