Sideways - arto sur malrapidaj verdaj vojoj

18/09/2012 21:20

Verdaj vojoj formis post la 17 aŭgusto 2012 dum tuta monato la dekoron por renkontiĝo inter naturo kaj kulturo, inter piedirantoj kaj artistoj. Sideways (Flanken) estas migra festivalo por nuntempaj artoj kaj kultura esploro.
Malrapidaj vojoj konstituas la scenejon por dialogo inter naturo kaj kulturo. Artistoj de variaj landoj sekvas piedirante reton de malrapidaj vojoj kaj esploras kune kun la spektantaro diferencajn trakojn en la Belga pejzaĝo: piedpremsignoj, aleoj, flankaj kaj mallongigaj vojoj. Survoje ili esploras aspektojn pri malrapideco kaj moviĝado, artoj kaj aktivismo, prispaca planado kaj daŭropoveco, rakontado kaj irantaj bibliotekoj.
Por la artistoj movebla laboratorio malvolviĝas laŭlonge de la vojo: artistaj projektoj evoluadas piedirorapide, interaktive kun la partoprenantoj kaj la naturo.
La potagaj ekskursoj varias de 7 ĝis 35 kilometroj, gvidataj de surloka esploristo kaj ĉiu bonvenigatas kunmarŝi. Kelkaj 50 artistoj interpretas la pejzaĝon ene de siaj prezentaĵoj: artista esploro, fotografio, spacaj instalaĵoj, pentraĵoj kaj desegnaĵoj.

Dum la 5 sinsekvaj festivalaj semajnfinoj, la karavano haltis en 5 festivalaj lokoj:
Menen (simpozio 'Eki', Aug.19), Herzele (Aug.25-26), Bruselo (Sep.01-02),
Turnhout (sept.08-09) kaj Zutendaal ( konferenco 'Antaŭen', Sept.15-16).

Retejo: (angla & nederlanda) https://www.sideways2012.be
Sur la AVE-retejo (enir-pagho) trovighas la plena programo en Esperanto & la angla (pdf).
https://www.verduloj.org