Sur tiu ĉi retejo ni deziras informi vin pri la problemoj rilate al la klimata ŝanĝiĝo.

04/03/2012 15:08

Depost la komenco de la dudeka jarcento pliiĝis la mezuma surfaca temperaturo sur la tero kun 0,6°C. En Eŭropo eĉ kun 0,95°C. Tiu ĉi ŝanĝo estas nekutima, ambaŭ en amplekso kaj en rapideco. Ĝi preterpasas plejparte la naturajn klimatajn fluktuadojn de la lasta 1000 jaroj. La ekologiaj kaj la agrikulturaj sistemoj estas tre minacataj pro klimataj ŝanĝoj. En 2011 la mondo alfrontis proksimume 950 naturajn katastrofojn, preskaŭ ĉiuj el ili estis vetero-rilataj !!

La varmiĝo de la tero pro plifortigita forceja efiko estas unu el la plej aktualaj mediaj problemoj, kiu metas nian socion antaŭ grandegaj defioj.

Daŭrigeblaj solvoj demandas inversigon de la altiĝanta emisio de forcejaj gasoj, subita renverso de la maniero kiel ni vivas, laboras, dislokiĝas kaj malstreĉiĝas, ĉar la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝo tute rilatas al la demando kiel ni konsumas energion kaj krudamaterialojn, nun kaj en la estonto.

Eble vi ankaŭ aŭkultu jenan kanzonon 'KATASTROFO', ĉar karmemora flandra kantisto Louis Neefs ĝuste per sia kanzono 'De wereld moet nog een eeuwigheid mee' (La mondo pludaŭru ankoraŭ eterne) jam antaŭ jardekoj rememorigis pri tiu grava tasko.

PRI "KIO ESTAS VALORA EN LA VIVO  ?" ....

Kiom kostas bicikla ekskurso en silentokampo ? Ĉu promenado en la naturo havas utilon ? Kio estas la valoro ?
Fakto estas ke en nia socio de ‘havo” ĉio esprimiĝas en mono.
Oscar Wilde jam diris “Homoj scias la prezon de ĉio kaj la valoron de nenio”.