Terminoj konfuze multnombraj

18/02/2012 21:23

La koncepto ‘verdaj vojoj’ estas ĝenerale kompleksa, ĉar ĝi konas multnombrajn nomojn, definojn kaj interpretadojn. En iuj landoj kiel en diversaj orienteŭropaj landoj oni simple transprenis la anglan terminon ‘greenway’ (ekzemple en Ĉeĥio) kaj ne faris laŭvortan tradukon en la naciaj lingvoj. En aliaj landoj oni ja faris laŭvortan tradukon : italoj diras ‘vie verdi’, hispanoj ‘vias verdes’, francoj ‘voies vertes’, en Kebeko estas 'routes vertes'. Aliaj vortoj povus esti zielona szlak, zold utak, ryokudooryokudooЗелёные маршруты, Зелени кoридори, Зелёные тропыzielona szlak, zold utak, drumuri versie, Зелёные маршруты, Зелени кoридори, Зелёные тропы. En la japana oni parolus pri ryokudoo, en la rusa pri tropa zdorovja (pado de sano), en la sŭahila oni parolus pri ‘Njia za kijani’ sed en Afriko verda vojo ne kovras la saman koncepton ol en Usono kaj Eŭropo. En Vikipedio pere de la trafvorton “voie verte” (verda vojo) eblas trovi ‘tradukojn’ en diversaj lingvoj, sed ne ĉiam kun la signifo de seninterrompa, sendependa, trankvila kaj sekura vojo por senmotora transportado.

En la la germanlingvaj, la nederlandlingvaj kaj skandinaviaj teritorioj oni ne fiksis nek leĝan kadron nek definis la koncepton. Sekve de tio oni nek havas laŭvortan tradukon nek definon. En la germana oni povas trovi tiajn vojojn pere de la koncepto ‘Bahnstrassenradeln’ (germana por bicikli pere de malnovaj fervojaj trakoj) kaj en la nederlanda per la koncepto ‘trage wegen’ (nederlanda por malrapidaj vojoj).