UN konferenco pri lingvaj rajtoj kaj indiĝenaj popoloj

28/03/2012 18:29

Mekanismo de fakuloj pri la rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, Kvina sesio: Lingvoj kaj Kulturoj
09-13 07 2012, Palais des Nations, Genève, Svislando
- Written statement of the Universal Esperanto Association and the Nitobe Association for linguistic democracy and linguistic justice (en)
- Déclaration de l'Association Universelle d'Espéranto et de l'Association Nitobe pour la démocratie et justice linguistique (fr)
- Skriba deklaro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Asocio Nitobe por lingva justeco kaj demokratio (eo) Tie legeblas i.a. ke

  • ĉiu homo havas almenaŭ unu lingvon, kiu estas ĝenerale nomata gepatra. Kutime la gepatra lingvo ne estas elektita sed denaske ricevita, ĉar ĝin transdonas gepatroj aŭ/kaj la medio. Ĝi estas do atribuaĵo de ĉiu persono, kiel haŭtkoloro aŭ sekso. Protektado de la gepatra lingvo gravas ne nur kulture. Ĝi gravas antaŭ ĉio praktike, politike kaj ekonomie: temas pri respekto kaj plenumo de la konkretaj interesoj de la individuoj.
  • Kie okazas lingva diskriminacio, tie gepatra lingvo, kiu ne estas la reganta (oficiala) lingvo en la socio, signifas al la koncerna individuo malfavoran pozicion rilate aliron al kleriĝo, al justico kaj al la labor-merkato.