Unua Ora Ĵurasa Aŭtuno 31/10 ĝis 4/11/12

19/09/2012 22:37

 

C-ano Francisko Degoul, membro de Esperanta Naturamikaro, kun la surloka apogo de c-ano Giorgio Silfer, ankaŭ membro de ENa, organizas ekskursaron en la ĉaŭdefona Ĵuraso, 31 oktobro - 4 novembro 2012.

"La tagojn ni dividos egale inter la malkovro de la naturaj spacoj, inter kiuj ni pasigos du noktojn, kaj la urba vizito, faciligota de la ekzisto de itineroj ebligantaj malkovri la diversajn kvartalojn kaj ilian identecon" klarigas c-ano Degoul. La unua Ora Ĵurasa Aŭtuno kombinos do la promenadojn tra la montaro al la intimiĝo kun unika urba pejzaĝo, enskribita de Unesko en la Monda Kulturheredaĵo kiel (eble) unusola industria urbo kiu plene kapablis eviti poluadon kaj integriĝi en la kamparo, tiel ke ĝi meritas la epiteton "la urbo kampare".

La plejmulto de la partoprenantoj venos el la pariza regiono (membroj de la asocio TLC); eblas ankoraŭ aliĝi. Du tranoktadoj okazos en la Esperanto-Domo, kie eblos mem prepari siajn manĝojn kaj agrable travesperi kun Esperantianoj. Informas <naturamik ĉe esperantio.net>.

[HeKo 513 4-B, 8 aŭg 12]