VERDAJ VOJOJ KAJ NATURAMIKOJ

20/09/2012 22:16

Unuafojo en 1999 dum kongreso de Naturamikoj Internacie en Belgio estis lanĉita naturamika kampanjo por verdaj vojoj. Laborgrupo kun reprezentantoj de ĉiuj naciaj naturamikaj federacioj realigis grandparte inter 1999 kaj 2002 tutan agadprogramon. Ili realigis por la partoprenantaj grupoj materialojn kiajn kompaktdisko (CD), afiŝo, faldfolio, balonoj por la infanoj kaj informletero.

Fonto : https://www.nfi.at/index.php?option=com_content&task=view&id=56&Itemid=60

 

VERDAJ VOJOJ - GREENWAYS - VOIES VERTES

Verdaj vojoj, depende de la loko/lando, estas konataj sub multaj malsimilaj nomoj. En Francio oni parolas de ‘voies vertes’, koncepto enskribita en la franca trafikkodo kiel vojoj por la nemotora trafiko kiaj malnovaj, ne plu uzataj fervojaj trakoj kaj trenvojoj laŭlonge de akvovojoj.  La hispanoj parolas pri ‘vias verdes’. En la angla oni parolas pri ‘greenways’.  Italoj diras ‘vie verdi’ portugaloj diras ‘ecopistas’.
Dezirante partopreni en la popularigon de aliaspeca, respektema turismo rilate al la naturmedio kaj la loka loĝantaro, la turisma fako de la franca asocio de naturamikoj engaĝiĝas por la disvolviĝo de verdaj vojoj kaj longdistancaj biciklovojoj en Francio, kune kun aliaj samcelaj francaj asocioj. Tiucele ili kolektas informojn ĉe la membroj, agas por la komplementigo inter verdaj vojoj kaj stacidomoj i.a. per la oferto de lubicikloj en la apudeco de stacidomoj kiel ekzemple tiu en Varsovio (Pollando) kiu havas nomon en Esperanto : "VETURILO" !

Fonto : https://troisv.amis-nature.org/