Pri Ni

Esperanta Naturamikaro estas perlingva asocio de amikoj de la naturo kaj de la tero, ĉar ni laboras por grandvalora idealo pere de Esperanto : la bonfarto de nia planedo tero kaj ĝiaj loĝantoj. 

Esperanta Naturamikaro estas membro de la Esperanta Civito, la nova organiza modelo por Esperantio, suverena kolektivo, demokrata kaj federala, strukturita kiel senteritoria subjekto de internacia juro. Ni povas komuniki en 7 lingvoj (angla, esperanta, franca, germana, itala kaj hispana) sed ni mem preferas por nia internacia komunikado la internacian lingvon Esperanto pro motivoj de daŭreblo, justa komunikado kaj respekto al lingvoj pro la fakto ke ne nur biodiverseco estas endanĝerita, sed ankaŭ lingvodiverseco.

Ni konkrete rekomendas la uzon de verdaj vojoj, la ĝuadon de sanaj kaj alternativaj ferioj, sed ankaŭ la esploron de ŝancoj por daŭrebla laborkreado kaj vivtenado per nova komercmodelo laŭ la filozofio de la blua ekonomio por la entreprenemuloj inter ni kiuj pli kredas je entreprenema modelo por la progresigo de Esperanto.

Esperanta Naturamikaro daŭrigas la tradicion de TANEF, malfondita antaŭ kelkaj jaroj. Dek sep personoj el naŭ landoj (Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Svedio, Hungario, Svislando, Italio, Togolando) fondis en Malago la Esperantan Naturamikaron. La nova asocio strebas havi partnerajn rilatojn kun la Naturamikaro Internacia. Ĝi enskribiĝis en la hispana registro de asocioj kaj povus aliĝi ankaŭ al SAT kaj UEA kaj alio, kondiĉe ke almenaŭ du trionoj de la ENa-anaro estas individuaj membroj de la koncerna subjekto. .

Kotizo

30,- eŭroj jare en la landoj laŭ kontingento 1 de la Monda Banko; 20,- laŭ kontingento 2; 10,- laŭ kontingento 3; 5,- laŭ kontingento 4. Aliĝpetoj pere de esperantio.net Retpoŝte

Laborplano

La trijara laborplano (2011-2014) unuanime aprobita de la Asembleo en marto 2011 inkluzivas tri ĉefajn celojn por la parto administrado-organizo kaj tri por la parto produktado-servoj: interalie la eldonon de broŝuroj pri naturamika turismo kaj la okazigon en 2013 de internacia konferenco en Andaluzio (Hispanio) kun pluraj naturamikaj ekskursoj. Aldone ankaŭ iniciatojn favore al "Verdaj Vojoj" kaj la tradician Internacian Naturamikan Semajnon en Grindelvaldo. Fonto : HeKo 475 2-B, 27 marto 2011

Internacia Federacio de Naturamikoj

Naturamikaj asocioj grupiĝis ene de la Internacia Federacio de Naturamikoj kiu kalkulas pli ol 40 membro- kaj partnero-organizaĵoj kun entute 500.000 membroj. Tiu ĉi estas precipe aktiva en la disvolviĝo de projektoj en la sfero de ekologio, naturo kaj vivmedio, klimatprotektado kaj daŭrigebla turismo.  Tiel ekestis ene de tiu federacio internaciaj projektoj kiel la Pejzaĵo de la Jaro, Bluaj Riveroj kaj Verdaj Vojoj. La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj kiuj plej ofte situas en arbaro kaj oftertas malmultekostan tranoktadon.

Iom pri nia historio

Naturamikaro kaj Esperanto
Dum multaj jaroj iuj naturamikaj asocioj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ĝis 2006 agadis internacia esperantista naturamika asocio sub la nomo T.A.N.E.F (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako) kiu eldonis la bultenon 'La Migranto'.   La 15an de junio 2010 17 personoj el 8 landoj fondis en Hispanio la transnacian societon 'Esperanta Naturamikaro'.

D-ro FISCHER estis multjara prezidanto de la aŭstria filio de la Naturamikoj. D-ro Heinz FISCHER, kiu fariĝis prezidento de Aŭstrio, estas multjara subtenanto de Esperanto. Liaj gepatroj estis entuziasmaj esperantoparolantoj. Li ĉiam tre admiris la ideon de la popolinterliga lingvo Esperanto.  Fonto : Esperantista Slovaka 4/2004 

Esperanta Naturamikaro sur Vikipedio > https://eo.wikipedia.org/wiki/Naturamikoj

 

Niaj amikoj

Ni invitas paroli pri verdaj temoj kiaj ekzemple verdaj vojoj, blua ekonomio, sanaj kaj alternativaj ferioj.

B.E.M.I. BICIKLISTA ESPERANTISTA MOVADO INTERNACIA

EMI estas grupo de esperantistoj, kiuj biciklas iomete pli ofte kaj serioze ol la averaĝa internaciul(in)o. BEMI provas aranĝi almenaŭ unu internacian biciklo-karavanon ĉiujare, sed ankaŭ servas kiel kontaktilo por tiuj biciklistaj esperantistoj kiuj preferas sole vojaĝi. La BEMI-anoj kunsidas, se eblas, dufoje jare: somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum la IS (Internacia Seminario de la Germana Esperanto Junularo).

Oficiala BEMI retejo
Dissendolisto de BEMI

Legu jenan tekston kaj intersxangxu biciklon kontraux Esperanto por vidi la komunecon. La cxeesto de la auxto cxie en nia socio estas tioma peza ke oni ne plu konsideras agi kontraux tion. La biciklo estas konsiderata kiel margxena, do gxi estas dekomence suspekta, kiel . La biciklon oni asocias kun sxatokupo. Gxia uzo estas do spertata kiel fakultativa, dum la auxto kiel necesa…

NATURAMIKARO INTERNACIE

Eŭropa Biciklovojo de la Amikeco

Ligo inter naturamikaj domoj !

Apartan atenton estas dediĉita al tiu-ĉi internacia projekto de la naturamikoj, ĉar la naturamikaj domoj en ĉiuj landoj de Eŭropo estas grava ĉenero en ĝi. Kiel renkontiĝopunkto ili ofertas la eblecon fortigi la reciprokajn ligojn inter naturamikoj. La retejo dispongas ankaŭ rete elŝuteblajn inform-kartojn de la trajektoj. La Eŭropa Ciklovojo de la Amikeco estas ĉirkaŭ  8000km longa kaj pasas en 10 eŭropaj landoj. La retejo de la internacia sidejo de la naturamikoj donas pli da informojn.

Ligo : https://www.nfi.at   

Bicikloturismo 

Sur la retejo de la franca naturamikara asocio troveblas detaloj pri multaj verdaj vojoj en Francio (ekzemple pri la valo Loire kiu estas la plej grava franca bicikla regiono), praktikajn informojn por prepari biciklan ekskurson, biciklo-leksikonon, informojn pri kiel vojaĝi bicikle, vojaĝo-rakontojn, ligojn al interesaj retejoj kiaj Cyclo-Camping international por biciklantaj vojaĝantoj kiuj serĉas tranoktadon survoje.

Legu pli sur ilia retejo : https://troisv.amis-nature.org/

 

 


 

ESPERANTO pli ol nura komunikilo 

Esperanto temas pri kulturo (partopreniga kulturo en la senco de socia projekto), valoroj kiuj arigas virojn kaj virinojn ĉirkaŭ filozofiaj kaj sociaj ideoj kiaj homaj rajtoj, ekologio aŭ federalismo. Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi estas manifestaĵo de internacia pensmaniero, kion oni ne povas diri pri iu ajn nacia lingvo. Internacia pensmaniero estas necesa al la pretervivado de nia planedo. Detruado kaj malpurigado de la naturo ne haltas ĉe landlimoj. Kiel ni kontraŭos la trovarmiĝon de la planedo, se ni pensas plue en naciaj, religiaj, aŭ kulturaj kadroj ?

Kiu povas predikti ĉu jes aŭ ne niaj posteuloj parolos ankaŭ internacian lingvon kiu ne estas la rezulto de ekonomia hegemonio, sed prefere surbaze de libervola interkonsento ? 

"Esperanto funkcias bone en alternativaj medioj", laŭ Marie-France Conde-Rey, prezidanto de la esperantista feminista asocio kaj delegito de PEN international, speco de UN de verkistoj grupitaj laŭlingve. Esperanto realiĝis kaj eĉ se ĝi estas malmulte disvatigita, ĝi bone funkcias. En tiu senco oni povas sin demandi ĉu la termino "utopio" estas taŭga...precipe se konkrete Esperanto jam estas uzata fare de sciencistoj, ekzemple en la forumo 'Lingvo, kulturo, ekologio' (Eŭropa Naturprotekta jaro 1995) kaj en 'Lernejo de ekologia vivmaniero' (Centro 'Lingvo-Kulturo-Ekologio', Moskva, RUS).

 

Ĉu pasie okupiĝi pri ‘unike kreiva lingvo’ estas arto ?

Ĉu arta verko havas sencon ?

Ĉu arto havu sencon ?

Al kio utilas poezio ?

LA LINGVA DIVERSECO ESTAS SAME GRAVA POR LA EKOLOGIO OL LA BIO-DIVERSECO

Traduku en vian lingvon kaj aldonu ĝin al Tatoeba*  !

Necesas krei sur internacia nivelo daŭrigeblan politikon sur la lingva kampo.

Se justeco estas bazo por disdivido de la fortostreĉo, kial iuj lingvogrupoj ne fortostreĉas por (reciproke) lerni alian lingvon, dum la plimulto de la homaro klare sentas malavantaĝojn de tiu situacio ? 

* www.tatoeba.org (lingvoj : elektu 'Esperanto')

LA LINGVA DIVERSECO ESTAS SAME GRAVA POR LA EKOLOGIO OL LA BIO-DIVERSECO