Filmo "The Economics of Happiness' (la ekonomio de la feliĉo)

La dokumentofilmo The Economics of Happiness (la ekonomio de la feliĉo) produktita de la internacia societo por ekologio kaj kulturo (ISEC), rigardas al la kaŭzoj de la nunaj kaj samtempaj krizoj (klimata ŝanĝo, konfliktoj kaj perforto, ekonomia malstabileco, sociaj problemoj, malkreskantaj krudmaterialoj) kaj montras lokajn kaj regionajn solvojn (surlokigado) por la ekonomiaj, mediaj kaj sociaj defioj.

La filmo enhavas intervjuojn kun aktivistoj, agrikulturistoj, aŭtoroj, filmreĝisoroj, ekonomoj kaj politikistoj el ses kontinentoj pri la ekonomia kaj ekologia krizo. La reĝisoro de la filmo, la sveda Helena Norberg-Hodge estas esploristo kiu jam de jaroj analizas la influon de la tutmonda ekonomio sur la lokaj kulturoj. La daŭra procezo de tutmondiĝo grandskaligadas komercon en la dereguligita tutmonda vendoplaco. En tiu ĉi areo, entreprenoj fariĝas faktaj monopoloj kiuj povas konduti kiel aŭtoritatemaj ŝtatoj. Pere de ok tezoj pri tutmondiĝo, la filmo montras ligojn inter tutmondismo, klimata kaoso kaj fundamentalismo. Ĝi ankaŭ jam montras iniciatojn kiuj survojas i.a. urbaj ĝardenoj, komunuma agrikulturo, kultura prizorgado, ‘transition towns’ (transiraj urboj),.. Homoj foje kredas ke ili havu ĉion kiun oni proponas al ili sen pripensi ke tio kreas streson kaj problemojn. Tial iuj ekzemple konscie elektas por labori malpli, ĉar ili opinias ke se oni volas pli da materiajn aferojn oni ĉiam devas labori pli forte kiu rezultas en malpli da tempo por persona kresko kaj tempo por sia socia vivo.

Subtekstigo jam en deko da lingvoj

La filmo jam estas subtekstigita fare de grupoj de individuoj je volontula bazo en deko da lingvoj : ĉina, franca, germana, hispana, itala, japana, korea, kroata, nederlanda kaj rumana. Eble interesa filmo por subtekstigi en Esperanto kaj rete diskonigi ĝin pere de Filmoj Sen Limoj ?

Intertempe la filmo estis montrita en centoj da publikaj eventoj tra la mondo. Gastigantoj kaj sponsoroj estas universitatoj, registaroj (la filmo estis montrita en la aŭstralia parlamento), privataj komercoj, preĝejoj, librejoj, kooperativoj, pacifistoj, naturprotektaj grupoj k.a. Pli sur : www.isec.org.uk