Filmo en Esperanto "Sovaĝa vivo de sudaj kanejoj"

Jen filmo kiu raportas en Esperanto pri ekspedicio laŭ la rivero Dnestr.
Odesa junulara Esperanta klubo "Verdaĵo" (verda - koloro de juneco, de naturo kaj de Esperanto) organizis antaŭ jardeko ekspedicion dediĉita al naturesploro kaj naturprotekto de belaj ĉirkaŭaĵoj de Odessa-Dnestra delto, unu el tutmonde protektataj akvo-marĉaj teritorioj. La partoprenintoj de la ekspedicio ekskursis al lago Blanka, kie pompe floris tiutempe blankaj akvaj lilioj, aŭ nimfeoj. Sur flosantaj rondaj folioj de tiuj plantoj nestis blankvangaj ŝternoj. Sur malgranda parto de la lago kalkulis nestojn kaj ringumis birdidojn. Alia bonfara afero de ilia ekspedicio estis konstruo de nesto por aglo. Haliaetoj estas raraj rabobirdoj, kiuj vivas ĉiam apud akvo. Longeco de ĝiaj plene etenditaj flugiloj atingas eĉ 2 metrojn. Kaj por tiu "birdeto" kaj ĝiaj 2 infanoj ili konstruis neston sur la arbo. La nesto konsistis el arbotrunkoj kaj fortaj branĉoj, diametre pli ol 2 metrojn.
Aromon de freŝa fojno, teneran plaŭdadon de riverondoj, kareson de suda suno povas rememori nur tiuj, kiuj vere travivis tion. Sed vidi la sovaĝan naturon de la Dnestra delto povas ĉiu en la filmo "Sovaĝa vivo de sudaj kanejoj" *, produktita de anoj de Odesa filio de Ukrainia Birdoprotekta Societo, Odesa junulara Esperanta klubo "Verdaĵo" (Ukrainio) kaj Jokohama Esperanto-Rondo (Japanio). Ni esperu ke pli multaj homoj en Esperantio povos vidi tiun filmon kaj ke tiele ekkonscios pri la belaĵoj de la naturo. Fonto : Tatjana Auderskaja, EAB Update No. 15
* La premiero de la filmo okazis dum SAT-Kongreso en Nagykanisza (Hungario, 2001) kaj poste ĝin spektis partoprenantoj de la UK en Zagreb, Kroatio.