Eko-lertaj urboj : ĉu proksimiĝas la ideala urbo ?

20/10/2011 22:22

Eko-lertaj urboj : ĉu proksimiĝas la ideala urbo ?

 

Ni vivas en unu el la plej dense loĝitaj regionoj en la mondo kaj la malabunda naturo kiu restas esence estas nur destinata por distraj aktivecoj, kiel urba parko. Kion kelkaj ankoraŭ nomas la fuĝon el la urbo pli similas al preskaŭ neperceptebla etendaĵo de la urbo al la kampara parto de la urbo. La rezulto : niaj urboj komencas simili al la ideala urbo kiun direktoro Peter Thoen de la flandra Instituto por bio-ekologia konstruado kaj loĝado -  en enreta eldono de Ecopolis - priskribis jene: "La ideala urbo estas kompreneble urbo kie vi povas vidi variecon de koloroj kaj konstruaĵoj, kie infanoj kaj maljunuloj trovas lokojn por ludi kaj ripozi, kie vi povas promeni kviete kaj bicikli en agrablaj kaj sekuraj stratoj, kie vi ankorŭ povas trovi terasojn en sana medio por ĝui la sunon, kie vi retrovas koncentrite ĉiujn eblecojn kiun urbo devas proponi, kie vigla loka ekonomio vivas, kie riĉa oferto de kulturo kaj distro troviĝas, kie vi kaj viaj infanoj povas sperti la veran naturon sur piediranta aŭ bicikliranta distanco, kie vi povas facile per publika transporto atingi la plej gravajn lokojn, kie vi je ajna tempo de la tago povas iri ie ajn sen senti vin maltrankvila"

Unu el tiaj lokoj estas en Nederlando, la haga kvartalo ‘Wateringse Veld (vidu artikolon pri arbomuzeo) kie la temo daŭripoveco kaj protektado de la naturo jam ludis grandan rolon.  Pli avangarda aliro estas planata en Portugalio.

 

En 2013 devus aperi en la nordo de Portugalio, en Paredes, 15km for al la universitata urbo de Oporto, speco de Sillicon Valley je eŭropa nivelo : PlanIT Valley. Ne malpli ol ĉirkaŭ okdek procento de la rubaĵoj kiujn oni generos estos reciklata. La urbo estos plenplena da sensoroj (100 miljonoj ) por optimumigi la energion, akvokonsumon kaj rubaĵojn.  La urbo ankaŭ zorgos por optimuma miksaĵo de verdaĵoj, akvo kaj konstruaĵoj. Oni kalkulas ke la urbo kalkulos baldaŭ inter 13.000 kaj 20.000 da homoj.

PlanIT-Valo promesas esti la unua daŭrigebla urbo en la mondo el ekonomia, socia, teknologia kaj naturprotekta vidpunktoj. Konstruaĵoj ankaŭ havos tegmentojn kovritaj kun plantoj kiuj reduktos lokan temperaturon tra forvaporiĝo, samkiel ili absorbos pluvakvon kaj poluaĵojn. PlanIT Valo estos konstruata pli proksima al ekzistantaj transportadaj ligoj ol la similspeca ekologia Masdar Urbo en Abu Dhabi. Ĝi servis kiel ĉefa ekzemplo en libro pri eko-lertaj urboj (‘eco-smart cities’). Ĝia sukceso estos tre grava por la mondo kiam estas bezonata 9300 novaj urboj en la mondo. En Ĉinio sole, en la sekvanta 30 jaroj oni estimas ke 300 miljonoj de homoj forlasos kamparajn areojn por vivi en urbaj medioj. Probable 75% de la terloĝantaro vivos en urboj en 2015. Novaj urboj estos ege necesaj kaj la hodiaŭa modelo ne funkcias bone. Urboj formas la absolutan kernon de ekologiaj problemoj en la mondo : ili okupas nur 2% de la tersurfaco, sed konsumas 75% de ĝiaj naturaj rimedoj.

La sekvanta generacio de inteligentaj urboj nur sukcesos se ili estos konstruataj en partnerecoj uzante novajn kaj noviĝemajn teknologiojn, disvolvitaj en kunlaboro kun la plej grandaj talentuloj en la mondo ene de malfermema kaj kunlaborema ekosistemo.