
Eldonoj kiuj povus interesi naturamikojn
La plimulto de la subaj libroj estas kutime akireblaj pere de esperantaj libroservoj aŭ rekte de la libroservo de UEA.
-
"La viro kiu plantis arbojn", Jean Giono, eld. Utovie, ekologia fabelo, ISBN 2868195035
-
"Ekoturisma Vortaro" (60 p. - por kunpreni survoje), eld. Kava-Pech, ISBN 978-8087169-26-1 Ankaŭ konsultu jenan retejon pri »Multlingva Difina Ekologia Terminaro«, sliparo de doktoroj Lev Medvedev kaj Nikolaj Gudskov trovebla sur : http://www.ipernity.com/blog/37943/138597
-
"La bona arbo", Shel Silverstein, eld. Izvori, 1999, kortuŝa fabelo pri ama sinofero, ISBN 9536157993
-
"Arboj en Aŭstralio kaj suda Eŭropo", seslingva terminaro, Lilli Giloteaux, memeldono, Croix, 1996, 20 p.
-
"Ok jaroj da migrado ĉirkaù nia planedo", libro en Esperanto de Maryvonne kaj Bruno Robineau
-
"Kien la klimato ?" Post Kopenhago kaj Koĉabambo, Eseoj kaj raportoj, Alexis Passadakis kaj Hendrik Sander : Konkurenco en la forcejo Klimatpolitikaj perspektivoj post la fiasko de Kopenhago ; Hans-Jörg Schimmel : La ideologia dimensio de la CO2-diskuto ; Karl Hermann Tjaden : Kapitalmoviĝo kaj klimata okaziĝo ; raportoj, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, ISBN
- "Plano B - Mobilizo por savi civilizacion" : kompleta kaj fundamenta esperantlingva referencverko pri la nuntempa stato de la mondo el naturmedia, socia kaj politika vidanguloj. Aŭtoro : Lester R. Brown. Traduko (elangligo) fare de plurnacia skipo kunordigita de Robin Beto, 344 paĝoj. Formato 24x16 cm. Eldonita de SAT en julio 2009.
-
"Kiel manĝi vegane?"
- "La Papalagoj *-
paroladoj de la oceania tribestro Tuiavli de Tiavea", eld. S.A.T.-F.L.E., kritiko pri la eŭropa kulturo kiu farus la homon fremda al si mem, farus lin neverema, nenatura kaj malbona. La paroladoj redonas je rektege maniero kiel iu kiu vivas intime ligite al la naturo, rigardas al la naturo kaj al la okcidenta kulturo. Laŭ tiu rezonado la okcidenta kulturo alprogprigas sin ion kion oni ne povas alproprigi nome la akvon, la fruktojn... * 'papalang' loka prononco kiu signifas en la loka lingvo la blankulo, la fremdulo, sed litere tradukite ĝi signifas "ĉielotrarompulo''. Tiu ĉi perlo en la traduka literaturo de Esperanto meritus ciferitan eldonon.
FILMOJ, DVD
FALDFOLIO PRI VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.
![]() |
Kial PDF-legilon de Nuance por Esperanto ? (757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.
Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.
Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.
LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON
AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID
KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM
ESPERANTO-PODKASTOJ
AŬ KLAKU SUBE POR
Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)
Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?
Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.
La Tero nia Hejmo
La listo estas malplena
Kontaktu!
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU) Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net
Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.
Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.