Ĉinio

18/02/2012 23:17

La Perla Delto estas la dua plej loĝata regiono en Ĉinio. La nunaj ses verdaj vojoj ligas pli ol 200 arbarojn, naturparkojn, kulturajn kaj hisotriajn vidindaĵojn kreante milojn da laborpostenojn. Inter 2010-2013 oni volas plukonstruos almenaŭ 2370km da verdaj vojoj en 9 urbegoj de la Perlo Rivero Delto (PRD). Per sistemo de verdaj oni celas elvoki poeziecan bildon de la beleco kaj trankvileco de la verda naturo, disradi lokajn propraĵojn, doni senton de interligiteco inter la uzantoj, oferti servojn kaj facilecojn.

Ĉu ekologia infrastrukturo de verdaj vojoj kiel strategian elementon en la rapidega urbigo de Ĉinio ? Nuyun Li, direktoro ĉe Arbara Universitato de Pekino, envolvita en la disvolviĝo de projektoj de verdaj vojoj. Fonto : 珠海特区报 - Dokumentfilmo : “Verda vojokonstruado por viveblaj urbaj kaj kamparaj vojoj de espero”

Shenzhen

En 2011 malfermiĝis reto de verdaj vojoj je 335 kilometoj longa ekipitaj kun ripozbenkoj, lumigo, rubujoj el reciklomaterialoj el medioprotekta vidpunkto.

La urbo Zengcheng(Shenzhen) proksimas al Kantono, ĉefurbo de la Guangdong-provinco, je 60 km, kaj delonge havas bonan reputacion "ora koridoro" pro pitoreska pejzaĝo. En la jaro 2003, tiu urbo decidis fari novan planon pri distriktaj funkcioj el kiu rezultis ke la norda urboparto fariĝu ekologia distrikto pro bona medio kaj malforta industrio. La ekologia industrio en la norda parto fariĝis nova brila punkto en la ekonomia disvolvo. Surbaze de natura pejzaĝo, la urbo tie konstruis por biciklado "verdan vojon" kun la longeco de pli ol 100 km kaj tiamaniere disvolvis malaltkarbonan turismon. Plie, en vilaĝoj apud la "verda vojo" sin disvolvas distrejoj kaj ekologia agrikulturo. La "verda vojo" nuntempe estas neevitebla trairejo por lokanoj, sed ankaŭ sana vojo de semajnfina biciklado por multaj kantonanoj.

Vidu mapon kun la verdaj vojoj : 珠江三角洲绿道网总体规划纲要
Lineoj (1) Zhaoqing al Zhuhai, 310KM, (2) Guangzhou al Huizhou, 480KM, (3) Jiangmen al Huizhou, 370KM, (4) Guangzhou al Zhuhai, 220KM, (5) Huizhou al Shenzhen,120KM, (6) Zhaoqing al Jiangmen, 190KM.

 

Ĉinio strebas al nova disvolvo en transformiĝo de malaltkarbona ekonomio. Laŭ statistika donitaĵo, en la jaro 2009 ĝuste pro la "verda vojo", la tuta urbeto allogis turistojn proksimume je 12 milionoj da homfojoj kaj havigis al si turisman enspezon je pli ol 2,5 miliardoj da juanoj. Krome, jara pokapa neta enspezo de kamparanoj atingis 9281 juanojn, altiĝo je 17,18%. Bo Yongbiao montris, ke verda transformiĝo de la norda parto estas necesa por disvolvi malaltkarbonan ekonomion kaj ankaŭ bona vojo riĉigi kamparanojn. Fonto : https://esperanto.cri.cn/621/2010/05/06/1s111782.htm

 

Credits : East Coast Greenway Alliance of the US - Delegitaro de la Ŝenzhen Pejzaĝo Asocio.